Navaha Nacia Monumento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Navaha Nacia Monumento
arkeologia loko • Nacia monumento de Usono • National Park System unit • nacia monumento [+]

LandoUsono
SubŝtatoArizono
Koordinatoj36° 40′ 42″ N, 110° 32′ 28″ U (mapo)36.6783-110.541Koordinatoj: 36° 40′ 42″ N, 110° 32′ 28″ U (mapo)

Estiĝo20-a de marto 1909

Navaha Nacia Monumento (Arizono)
Navaha Nacia Monumento (Arizono)
DEC
Navaha Nacia Monumento
Navaha Nacia Monumento
Lokigo de Arizono en Usono

Map
Navaha Nacia Monumento

Vikimedia Komunejo:  Navajo National Monument [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Navaha Nacia Monumento (angle Navajo National Monument) situas en nordokcidenta parto de Navaha rezervejo en norda Arizono, proksime al urbo Tonalea.

Klifaj loĝejoj Keet Seel

La monumento estas tri grandaj praaj loĝejaroj, fosita en ŝtono. Oni konas multajn similajn loĝejojn tie, sed la plej bone rezervitaj estas la Betatakin (navaho: „Klifa domo”), Keet Seel („Rompita argilaĵo”) kaj Surskriba domo, entute sur ĉ. 146 hektaroj. Oni (la blankuloj) malkovris la plej grandan (Keet Seel) en 1895. La tropan monumenton oni deklaris nacia monumento en 1909 per prezidenta deklaro.

La monumento estis loĝejo de la formortinta popolo, la kayenta anasazi inter 1250 kaj 1300. Ili ekloĝis, konstruis ilin, kiam ekkultivis la agron, sed pro klimataj ŝanĝoj forlasis ilin.

La 135 loĝejoj de Betatakin situas sur 115 m larĝa kornico al 140 m alta klifomuro. Keet Seel konsistas el 160 loĝejoj kaj 6 ritejoj, en klifa golfo. La Surskriba domo (Inscription House) havas 74 ĉambrojn (fermita en 1968 al la turistoj).

Oni povas viziti la ruinojn nur kun gvido de la parkistoj, en grupo.

La Navaha Nacia Monumento estis listita en la Nacia registaro de historiaj lokoj, la 15-an de oktobro, 1966.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]