Saltu al enhavo

Navalonguilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Navalguijo)
Navalonguilla
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 05697
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 194  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 17′ N, 5° 30′ U (mapo)40.278333333333-5.5019444444444Koordinatoj: 40° 17′ N, 5° 30′ U (mapo) [+]
Alto 1 185 m [+]
Areo 90 km² (9 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Navalonguilla (Provinco Avilo)
Navalonguilla (Provinco Avilo)
DEC
Situo de Navalonguilla
Navalonguilla (Hispanio)
Navalonguilla (Hispanio)
DEC
Situo de Navalonguilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navalonguilla [+]
vdr

Navalonguilla [nabalonGIlja] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Navalonguilla estas komprenebla etimologie kiel Longa Altbieneto.

Navalonguilla en la provinco Avilo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Navalonguilla kaj Navalguijo [nabalGIĥo]; ĝi okupas totalan areon de 90,75 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 209 loĝantojn. Ĝi perdis 850 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 98 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Nava del Barco, Tormellas, Bohoyo, Puerto Castilla, Nava del Barco, Losar de la Vera (Cáceres), Viandar de la Vera (Cáceres), Valverde de la Vera (Cáceres) kaj Villanueva de la Vera (Cáceres). La municipa teritorio estas en la okcidenta parto de la Regiona Parko Sierra de Gredos kaj enhavas la supran fluejon de la torento Garganta de los Caballeros, el ties ekfluejo en la samnoma lageto. La maksimuma altaĵo de la municipa teritorio estas sur la montopinto Covacha [koBAĉa] de 2399 m super marnivelo, ĉe la limo kun la komarko La Vera, Ekstremaduro. Estas diversaj ekosistemoj el altmontara (hispana kapro) ĝis herbeja, makisa kaj forsta.

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis ĉefe brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]