La Vera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La Vera inter la komarkoj Valo de Jerte kaj Campo Arañuelo.

La Vera estas hispana regioneto situa en nordoriento de la Provinco de Cáceres, en la regiono de Ekstremaduro. Ĝi enhavas pli ol dudekon da vilaĝoj, ekzemple jenajn: Madrigal de la Vera, Valverde de la Vera, Villanueva de la Vera, Viandar de la Vera, Talaveruela de la Vera, Losar de la Vera, Robledillo de la Vera, Jarandilla de la Vera, Guijo de Santa Bárbara, Aldeanueva de la Vera, Cuacos de Yuste, Jaraíz de la Vera, Collado, Garganta la Olla, Pasarón de la Vera, Arroyomolinos de la Vera, Gargüera de la Vera, Torremenga, Tejeda de Tiétar. Temas pri terkultura kaj turisma regioneto atingebla de oriento tra urbo Navalmoral de la Mata kaj de okcidento tra Plasencia.

Geografie la vilaĝoj de tiu regioneto La Vera situas en la sudaj deklivoj de la Montaro Gredos, kio influas la klimaton kaj la naturon de tiu ĉi teritorio. Sude de La Vera troviĝas la rivero Tiétar (TJEtar), kien enfluas la rojoj, kiuj naskiĝas en la montaro.

La klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de La Vera ĝuas markitan atlantikan influon kiu kaŭzas sufiĉe da pluvo aŭtune kaj vintre. Ankaŭ la maksimumaj kaj minimumaj temperaturoj estas pli mildaj ol la de najbaraj zonoj, ĉar la montaro Gredos protektas ties sudan deklivon kontraŭ la nordaj ventoj vintre kaj sendas freŝecon per montaraj ventetoj somere.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Krom la lastatempa turismado, ĉefe de urbanoj ĉu el Madrido ĉu el KatalunioEŭskio kaj eksterlande, kiuj serĉas naturon kaj trankvilecon, la ĉefa resurso de La Vera estas terkulturado (kiu profitas la favorajn klimat- kaj terkondiĉojn) ekzemple de papriko kaj tabako. Tiu ekonomio allogas enmigrintojn ĉu el Sudameriko ĉu el Maroko.


 
Komarkoj de Ekstremaduro
Flag of Extremadura (with coat of arms).svg
Komarkoj de Cáceres
Valo de Alagón | Tierra de Alcántara | Valo de Ambroz | Campo Arañuelo | Llanos de Cáceres | Sierra de Gata | Tierras de Granadilla | Hurdes | Ibores | Valo de Jerte | Tierra de Trujillo | Distrikto de Valencia de Alcántara | La Vera | Villuercas

Komarkoj de Badaĥozo
Campiña Sur | La Serena | La Siberia | Llanos de Olivenza | Sierra Suroeste | Tentudía | Tierra de Badajoz | Tierra de Barros | Vegas Bajas | Vegas Altas | Zafra-Río Bodión