Campo Arañuelo
Campo Arañuelo | ||
---|---|---|
Natura komarko | ||
Lando | Hispanio | |
Regionoj | Ekstremaduro, Provinco Cáceres | |
- koordinatoj | 40° N, 6° U (mapo)39.84621343-5.6078409Koordinatoj: 40° N, 6° U (mapo) | |
Areo | 1 491 km² (149 100 ha) [+] | |
![]() |
||
Campo Arañuelo | ||
![]() |
||

Campo Arañuelo [KAMpo aranjŭElo] estas komarko aŭ distrikto de la Provinco de Cáceres (Hispanio), situa en la regiono de Ekstremaduro. Ĝia ĉefurbo kaj administra centro estas la municipo de Navalmoral de la Mata, trapasenda urbo inter la ŝtata ĉefurbo Madrido kaj la ĉefaj urboj de la regiono Ekstremaduro.
Ĝi limas sude kun la komarkoj de Los Ibores kaj La Jara. Norde limas kun la rivero Tiétar, kiu separas ĝin el La Vera; oriente limas kun la Campana de Oropesa, kaj okcidente kun la Nacia Parko de Monfragüe kaj la rivero Tiétar.
Etimologio[redakti | redakti fonton]
La vorto Arañuelo tre verŝajne devenas el la latina. Tamen la unua parto Aran estas vorto de antaŭromia deveno, ekzistanta ekzemple en la eŭska ("arán") kiu signifas "valo", kio kongruas kaj korespondas kun la geografia konsisto el tiu komarko. Pri la sekvo "iu" povus esti ĉu rilata al la antaŭromia formo ĉu ligilo kun la romia formo de la sufikso "elo" kiel etigo romia "illus, -i", kio ne korespondus kun la reala grando de la valo, sed ja kun la fakto, ke ne temas pri inter altaj montaroj valo.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Hegemonias la mediteranea klimato, kun influo de kontinenta klimato kaj eĉ de atlantika klimato; la mezaveraĝa jara pluvo estas de 606 mm, kaj la mezaveraĝa temperaturo estas de 16,7º. Someroj estas varmaj kaj sekaj, dum vintroj estas humidaj kaj malvarmaj. Printempoj kaj aŭtunoj estas sufiĉe agrablaj.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
La plej gravaj resursoj estas agrikulturo (ĉefe irigacio kaj fruktoĝardenoj) kaj brutobredado (ĉefe bovoj). En la kerno de la komarko estas Atomcentralo de Almaraz kiu nur iomete disponigas de kelkaj laborlokoj, sed dume riskigas la sekurecon kaj trankvilecon de la zono kaj malprestiĝigas kaj la produktojn kaj la turismojn.
Municipoj[redakti | redakti fonton]
- Almaraz
- Belvís de Monroy
- Berrocalejo
- Bohonal de Ibor
- Casas de Miravete
- Casatejada
- El Gordo
- Higuera de Albalat
- Majadas
- Mesas de Ibor
- Millanes
- Navalmoral de la Mata
- Peraleda de la Mata
- Romangordo
- Rosalejo
- Saucedilla
- Serrejón
- Talayuela
- Toril
- Valdecañas de Tajo
- Valdehúncar
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo de la komarko de Campo Arañuelo Arkivigite je 2008-03-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Web Oficiala retejo de la Municiparo de Campo Arañuelo
- Novaĵoj de Campo Arañuelo en NavalmoralDigital.com
![]() | |
---|---|
Komarkoj de Cáceres Valo de Alagón | Tierra de Alcántara | Valo de Ambroz | Campo Arañuelo | Llanos de Cáceres | Sierra de Gata | Tierras de Granadilla | Hurdes | Ibores | Valo de Jerte | Tierra de Trujillo | Distrikto de Valencia de Alcántara | La Vera | Villuercas Komarkoj de Badaĥozo Campiña Sur | La Serena | La Siberia | Llanos de Olivenza | Sierra Suroeste | Tentudía | Tierra de Badajoz | Tierra de Barros | Vegas Bajas | Vegas Altas | Zafra-Río Bodión |