Navalmoral de la Mata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Navalmoral de la Mata
municipo en Hispanio • urbeto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10300
Retpaĝaro www.mataro.org
Politiko
Urbestro Rafael Mateos Yuste (PP-EU)
Demografio
Loĝantaro 17 103  (2008)
Loĝdenso 108 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 54′ N, 5° 32′ U (mapo)39.898333333333-5.5402777777778Koordinatoj: 39° 54′ N, 5° 32′ U (mapo)
Alto 291 m [+]
Areo 155,96 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Navalmoral de la Mata (Hispanio)
Navalmoral de la Mata (Hispanio)
DEC
Navalmoral de la Mata
Navalmoral de la Mata
Situo de Navalmoral de la Mata

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navalmoral de la Mata [+]
vdr
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Navalmoral de la Mata estas urbo de la Provinco de Cáceres, en la Aŭtonoma Komunumo aŭ regiono de Ekstremaduro, Hispanio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas nordoriente de la provinco, je 120 km de la ĉefurbo de Cáceres. Ĝi estas la ĉefurbo de la komarko Campo Arañuelo. Ĝi estas ĉe aŭtoŝoseo kiu iras el Madrido ĝis Badajoz kaj Lisbono, en Portugalio. Krome ĝi estas proksime de nodregionaj montanĉenoj kaj regionetoj La Vera kaj Gredos. Proksime estas ankaŭ Atoma centralo, nome Almaraz.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la 20a jarcento la loĝantaro pliiĝis laŭnombre, escepte dum la 1920-aj jaroj. En tiu tabelo oni montras la evoluon dum la 20a jarcento laŭ la oficiala retejo de Navalmoral de la Mata [1]

Evoluo de Navalmoral de la Mata dum la 20a jarcento
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991
4.504 5.414 4.811 5.550 6.831 7.273 9.073 9.706 12.922 15.211

Dum la lasta jardeko, la loĝantaro malpliiĝis nur iomete inter 1998 kaj 2001 de kio poste repliiĝis laus la datumoj de Instituto Nacional de Estadística español.

Evoluo de loĝantaro de Navalmoral de la Mata inter 1996 kaj 2005
1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005
15.819 14.874 14.934 14.838 14.993 15.233 16.382 16.856 17.145

Pri la fremda loĝantaro, tiu ĉi estas 6% de la tuta loĝantaro. De 875 fremduloj, pli ol duono devenas el Maroko (73%), kaj poste venas kolombianoj, portugaloj, arĝentinoj, dominganoj kaj ĝis entuto de 25 civitanecoj kunloĝas kun la origina loĝantaro. Tiu nova loĝantaro estas allogata de la postenoj en terkulturado. En sekva tabelo oni montras la devenajn landojn de la enmigrintoj kiuj loĝas en Navamoral de la Mata, krom la nombro de tiuj laŭ la lando.[1]

Lando Enmigrintoj
Maroko 645
Kolombio 49
Portugalio 31
Arĝentino 28
Domingo 19
Francio 14
Senegalio 14
Usono 13
Ĉinio 9
Ekvadoro 9
Brazilo 7
Alĝerio 6
Total 875

Historio[redakti | redakti fonton]

Centro de la regioneto Campo Arañuelo kaj de aliaj najbaraj regionetoj, nome (La Vera, La Jara kaj Los Ibores), situa ĉe la nordorienta pordo de Ekstremaduro (tra kio en- kaj eliras la du vojoj plej gravaj de tiu regiono, nome la Aŭtoŝoseo de Ekstremaduro kaj la fervojo Madrido-Lisbono), ĝuis gravan rolon laŭlonge de la historio:

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Estas prahistoriaj restaĵoj en tiu ĉi ekstremadura municipo en la terasoj de riveroj Taĵo kaj Tjetaro, kie ekzistis gravaj loĝejoj.

Romia epoko[redakti | redakti fonton]

Poste alvenis la romianoj, kiuj asimilis kaj riĉigis la antaŭajn indiĝenajn kulturojn (inkludante la vetonian, kio tiom da restaĵoj lasis en tiu regioneto, kiel la rimarkindaj Verakoj), kaj lasis gravan heredaĵon: vilaojn, pontojn, templojn, ŝoseojn, fontojn kaj banejojn, minejojn, skribaĵojn ktp.

Visigotoj kaj araboj[redakti | redakti fonton]

Post la invado de la visigotoj -kiu alportis plian heredaĵon- la araboj daŭre uzis la regionon kaj la vojojn de la regioneto Arañuelo, ĉefe rilate la iama romiana soŝeo.

Rekonkero[redakti | redakti fonton]

Poste venos nova epoko de Rekonkero farita mezepoke de kristanaj nordaj popoloj kaj Reloĝado de la teritorio. Tiele fine de la 14a jarcento -aŭ komence de la 15a-, estas kiam naskiĝas Navalmoral kaj la aliaj vilaĝetoj de la regioneto, kaj denove svarmas la ŝoseoj de tiu ĉi teritorio: la okcidenta Leona Reĝa Cañada [kaNJAda] kaj la Reĝa Vojo de Ekstremaduro (post la konstruo de la Ponto de Albalat-Almaraz, en 1536), kiu kunigis la translokiĝojn kaj okcidenten kaj orienten de personoj, gregaroj kaj varoj (inkludante, tiujn norden kaj suden, tra la respektivaj duarangaj vojoj). Tiele -laŭ la legendo- fondiĝis Navalmoral: ĉirkaŭ la "Venta del Moral" (Gastejo de la Morusejo), kiu gastis kaj kunigis tiujn kiuj veturis tra tiu vojopunkto. Ekde tiam, Navalmoral rilatiĝas kun Plasencia, Trujillo, Cáceres, Talavera, ktp.

Dum la 15a kaj 16a jarcentoj Guadalupe, kaj poste Yuste kreskiĝas kaj graviĝas. Kaj Navalmoral evidente plu estas vojopunkto rilate al veturadoj al tiuj lokoj, kiel trapasejo kaj kiel ripozejo aŭ ligopunkto.

De tiu epoko datiĝas la plej antikvaj kaj gravaj monumentoj de Navalmoral: kiel la preĝejo de Sankta Andreso kaj la la ermito de Las Angustias (aŭ la popola kvartalo de la "Plaza Vieja" (Malnova Placo) aŭ "La Peligrosa" (La Danĝera)). Poste oni starigis la "Rollo" aŭ "Picota" (Punfosto), en 1637, kiel simbolo aŭ blazono de la aŭtonoma municipa justo (kaj sekva libereco), ĉar Navalmoral iĝas Villa (Vilaĝo).

Habsburgoj kaj Burbonoj[redakti | redakti fonton]

La reĝoj de la familio de Habsburgoj estas sekvataj de la Burbonoj (post la Sukceda Milito de Hispanio, kio malbonigis la staton de la regiono) kiuj, laŭ sia propra emo, revigligis la situacion de la vojoj: ĉefe menciita Reĝa Voj de Ekstremaduro, al kiu donas per la Casas de Postas (Preterŝoseoj), refrotigante denove la gastejoj de la moralos (anoj de Navalmoral) kaj favore al la ekonomia, demografia kaj urba disvolviĝoj de la vilaĝo.

Tiam oni konstruas la Casa de los Frailes (Domo de la Monaĥoj) (aŭ Espadañal, aŭ Comillas, laŭ diversaj nomoj sub diversaj posedantoj), la Fonto de Caños Viejos kaj aliaj de pli malfacila katalogado (La Bamba, La Serradilla kaj kelkaj pliaj); kaj ankaŭ la tipajn kvartalojn Cerro kaj Perchel (iama "Sankta Mikaelo"), aŭ la unuan urbodomon.

19a jarcento[redakti | redakti fonton]

Tiele oni alvenas al la 19a jarcento kiam okazas la Milito de Hispana Sendependiĝo kaj la bataletoj de la milito kontraŭ la Karlistoj) kaj aliaj katastrofoj kiel oftaj epidemioj), kaj la urbo estis nomumita kiel centro de la juĝa departamento (en 1834, kio poste pligrndigos la urbon), oni favoris la vojojn kaj transportoresursojn: en 1845 oni rekonstruis la Ponton de Almaraz kaj en 1854 oni inaŭguris la Ŝoseon de Ekstremaduro (aŭ Madrido-Badaĥozo), ĉe la iama Reĝa Vojo kaj antikva romiana ŝoseo. Fine de la jarcento alvenas la fervojo, kies linio ĝis Portugalio malfermiĝas en 1881.

La ekonomio kaj loĝantaro de la urbo ricevas pozitivan pligravigon. Sed ankaŭ la municipo suferis la procezon de "Desamortización" aŭ privatigo de komunaj posedaĵoj: pro tio aperis Latifundismo aŭ koncentrigo de la terposedo en malmultaj rixcaj posedantoj, kaj sekvaj socipolitikaj movadoj, ĉefe en la lasta triono de tiu jarcento kaj en la unua de la 20a jarcento (la graveco de la maldekstrularo kaj sindikatoj kompreniĝas nur pro tiu termanko).

Je tiu epoko aprtenas menciindaj konstruaĵoj kiel jenaj: la antikva Malsanulejo Moyano (moJAno) (donita de sinjoro León Moyano, kio en 1925 iĝas Kontraŭpaludisma Malsanulejo, tre grava por la forigo de tiu malsano), la Fundación Concha (Fondaĵo Konĉa, Lernejoj kaj Biblioteko, Kiu eblis danke al heredaĵo de sinjoro Antonio Concha) kaj la nuna Urbodomo.

20a jarcento[redakti | redakti fonton]

Oni plibonigis la ŝosearojn ĉefe dum la Diktatoreco de Primo de Rivera kaj dum la Dua Hispana Respubliko, kiel la ŝoseo de La Vera, kaj tiu de Guadalupe kaj aliaj duarangaj. Ankaŭ tiam oni konstruis la Malliberejon kaj Lernejoj. Oni orhanizis dusemajnajn merkatojn. En 1930 oni konstruis fabrikon de tabako kio multe plibonigis la ekonomian staton. Tamen la socipolitika situacio malordigis la trankvilecon de la regioneto kaj okazis bieninvadoj kaj strikoj kiel tiuj de ĉaristoj en 1933). La dekstrularo sukcesas en la balotadoj ĉar la urbo estas ankoraŭ sufiĉe konservativa. Poste oni entreprenas Terkulturadan Reformon, kio ne sufiĉas por solvi la situacion en la kamparo. Dum la Hispana Enlanda Milito Navalmoral sufiĉe suferis ĉar tie oni haltigis la iradon de la frankisma armeo al Madrido kaj okazis bataloj kaj poste oni masakris maldekstrulojn revenĝe. Poste venis frankisma diktatoreco, plia subpremado kaj dekomence malsato kaj malriĉeco.

Dum la postmilito oni plukontruis plibonigaĵojn jam a de antaŭe projektitajn kiel enmeto de trinkebla akvo kaj kreskigo de komercado. Krome oni komencis la akvumadon en la zono Rosarito, kaj kreskiĝis la ekonomio de la tabako kaj kotono. Dum postaj jardekoj oni konstruas proksime akvorezervejojn, nome Valdecañas (baldeKAnjas) kaj Torrejón (torreĤON), kio plibonigos la riĉecon de la terkulturado kaj bremsis la elmigradon al Eŭropo kio okazis en la tuta regiono dum la 60aj jaroj. Oni konstruis lernejojn kaj aliajn servejojn. Kiam ekonomio iome stagnis, komencis en 1972 la konstruadon de la Atoma Centralo de Almaraz kio pluretenis loĝantaron kaj dum la jaroj de la konstruo eĉ plialtigis ĝin, sed poste denove stagnis kaj restis la danĝero kaj eblaj konsekvencoj de la atoma industrio.

Fine de la 1970-aj jaroj komencis en la regiono kaj en la lando la demokratia epoko kaj oni disvolvigis la ekonomion per plivigligo de la komerco kaj industrio kaj konstruadon de servejoj (sportejoj, Malsanulejo, Maljunulejo, Kulturdomo, lernejoj, ktp.). Dum la 80aj jaroj reviviĝis la tradicia festo de la Karnavaloj, same kiel en multaj aliaj vilaĝoj kaj urboj de la regiono; tamen dum la sekvaj jardekoj la karnavaloj en la plej granda parto de la regiono denove eksmodiĝis escepte en Navalmoral kaj provinca ĉefurbo Badajoz.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Servoj, agrikulturo (en proksimeco, tabako, kapsiko), brutobredado (bovoj), Atomcentralo de Almaraz, komerco ktp.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-05-03. Alirita 2021-08-17.