Sierra Suroeste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sierra Suroeste
Ŝtato  Hispanio
Lando Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Ĉefurbo Jerez de los Caballeros
Municipoj 10
Areo 1 527,75 km²
Loĝantaro
Loĝdenso
31 324 loĝ.  (2015)
21 loĝ./km²
vdr

Sierra Suroeste estas komarko de la provinco Badaĥozo en la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro de Hispanio. Laŭ la stato de 2015 en la komarko vivis 31 324 loĝantoj sur areo de 1 527,75 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 21 loĝantoj/km². Administra centro estas la municipo Jerez de los Caballeros.

Situo[redakti | redakti fonton]

Kiel diras ties nomo en la hispana, tiu belpejzaĝa distrikto estas sudokcidente de la provinco de Badajoz. Ĝi limas norde kun la distriktoj de Tierra de Badajoz kaj Tierra de Barros, sude kun Andaluzio kaj Portugalio, oriente kun la distriktoj de Zafra-Río Bodión kaj Tentudía kaj okcidente kun la distrikto de Llanos de Olivenza kaj kun Portugalio. La vilaĝo plej proksima al Badajoz estas Salvaleón, kiu estas el Badajoz je ĉirkaŭ 56 km kaj la plej proksima al Onubo estas Higuera la Real, kiu troviĝas je 136 km de la onuba ĉefurbo.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Kun etendo de pli ol 1.500 km², la 33-milkapa loĝantaro de tiu ĉi distrikto troviĝas en 10 vilaĝoj kaj 3 malgrandaj municipopartoj:

El tiuj dek municipoj, 2 el ili estas inter la 20 municipoj plej loĝataj de la provinco de Badajoz, kaj tiuj estas Jerez de los Caballeros kaj Oliva de la Frontera, kiuj havas inter 5,5 kaj 10 mil loĝantoj respektive.

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Spurojn de la Prahistorio oni trovas en Jerez de los Caballeros, Higuera la Real, Valencia del Mombuey kaj Oliva de la Frontera. En la Sanktejo de Nia Virgulina Sinjorino de Gracia (Oliva de la Frontera), oni trovas du homajn skulptaĵojn de duona korpo kiuj supozeble estas idoloj de la epoko de la keltoj. En Oliva de la Frontera ankaŭ estas kutimo kelta, tiu de fari fajraĵojn por purigi la medion el malicaj spiritoj. En Higuera la Real estas la Castro Celta de Capote. En Valencia, oni trovas la funebran dolmenon de la "Piedra Pinchá", kiu datiĝas de la Neolitiko. En Jerez de los Caballeros, oni trovas restojn arkeologiajn en la dolmeno de la Toriñuelo kaj en la bieno Valcavado, bieno kiun la homoj kutime nomigas "Valcavao". En ĉi tiu loko estis fenicoj, kiuj konis sufiĉe bone la zonon kaj kiuj nomigis la urbon Jerez, per la nomo de Ceret.

Romia epoko[redakti | redakti fonton]

En tiu epoko, la distrikto Sierra Suroeste apartenecis unue al la romia provinco Hispania Ulterior kaj poste, parte apartenis al Luzitanio kaj alia parto al Baetica. La tiamaj vilaĝoj de la distrikto estis konata per tiuj romiaj nomoj:

Oni supozas, ke ankaŭ aliaj vilaĝoj de la distrikto havis romian devenon, kiel ĉe Salvaleón.

En Jerez de los Caballeros oni trovis mozaikojn en la kvartalo de la Pomar, funebrajn steleojn, ŝoseojn de alta pavimo kaj la pontojn de la Pontón kaj Viejo. En Oliva de la Frontera oni trovis 250 furnojn por fandigo de kupro, minejan ekspluatadon de tiu mineralo, tombojn ĉe la minoj kaj moneroj de diversaj epokoj.

Epoko de visigotoj[redakti | redakti fonton]

En Jerez de los Caballeros estas kelkaj surskribaĵoj, kiel tiu de la kolono de la preĝejo de sankta María de la Encarnación, kiu datiĝas de 556. Estas surskribaĵoj ankaŭ sur ŝtono en la bieno de Alcobaza de la jaro 514 kaj alia en la bieno de la Mata de la jaro 662.

En Oliva de la Frontera estas du kolonoj sur unu el kiuj estas surskribaĵo de Teodomiro de la jaro 662. En la sanktejo de la Virgulino de Gracia estas ĵaluzio de visigota deveno.

Jam ekzistis tiam Fregenal de la Sierra kaj Salvaleón.

Araba epoko kaj Rekonkero[redakti | redakti fonton]

La araboj plibonigis la ĉiutagan vivon, ekzemple ĉe la romistila plugado de la tero. Unu el la vilaĝoj kun pli da mozaraboj estis Salvaleón. Ĉirkaŭ 1230, Alfonso la 9-a de Leono konkeris la tutan zonon. Tiu reĝo, antaŭ forpeli ĉiujn maŭrojn, faris granda amasmortigon de araboj (maŭroj aŭ moros) kaj pro tio estas vilaĝo Valle de Matamoros (Valo de maŭrmortigo). Post dek jaroj, la sama reĝo faris militan kampanjon por sekurigi la zonon. Poste, li donacis la teritoriojn al la Ordeno de la Templanoj.

Mezepoko kaj Moderna Epoko[redakti | redakti fonton]

Je la alveno de la templanoj, okazis pligrandigo kaj reloĝado de la zono. La templanoj fondis la vilaĝon Zahínos kiu estis milita fortikaĵo, poste konvertita en kastelo kaj ĉirkaŭ ĝi kreskiĝis la vilaĝo. En la jaro 1312, la papo Klemento la 5-a nuligas la Ordenon de la Templanoj kaj pasigas ties hispanajn posedojn al la krono. En Jerez de los Caballeros, la templanoj rezistis kaj ili finis ĉiuj kaptranĉitaj en turo de la kastelo kaj tio nomigis la Turon kiel Sanga Turo. Poste la vilaĝoj disiĝis inter diversaj feŭdoj.

El tiu distrikto eliris multaj konkerantoj al Ameriko: Alonso Rodríguez Santos, Hernando de Soto... Sed la plej konata estis Vasco Núñez de Balboa, naskita en Jerez de los Caballeros. Tiu homo konkeris la zonon de Panamo kaj malkovris la oceano Pacifiko, tio estis, ke li estris la unuan eŭropan ekspedicion kiu vidis tiun maron el Ameriko.

En la 17a jarcento kaj en la 18a jarcento okazis kelkaj militoj kiuj ruinigis la zonon kaj kaŭzis gravajn sekvojn:

Nuntempa epoko[redakti | redakti fonton]

La plej grava evento de tiu distrikto en el 19a jarcento estis, sendube, la Milito de Hispana Sendependiĝo. En tiu zono, la franca armeo de Napoleono ĉeestis inter la jaroj 1810 kaj 1812. Tiu milito produktis la ruinon de multe da loĝantoj. Nur post la ŝanĝo de la teritoria distribuado de Hispanio en 1833 la loĝantaro kaj la ekonomio kreskiĝis denove.

La kresko de la ekonomio daŭris ĝis la Hispana Intercivitana Milito, kiu ruinigis la ekonomion kaj denove malaltigis la loĝantaron. Je la mezo de la 20a jarcento la loĝantaro estis jene:

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tra tiu distrikto estas la montoĉeno Sierra Morena, kie troviĝas la montoĉenetoj de San Cristóbal, Oratorio, de Coto, de la Herrumbre, de la Corte, de Peñón, de Monsalud, de Santa María, de San José, de Botello, de la Cazuela kaj de la Mesas. La plej altaj pintoj estas la jenaj:

Rivero Ardila ĉe Moura, Portugalio

Krome, estas granda vario de riveroj, ĉiuj alfluantoj. Inter ili oni povas elstarigi la riveron Ardila, unu el la ĉefaj alfluantoj de la Rivero Gvadiano en Ekstremaduro. Ankaŭ gravas la riveroj Sillo, Bodíón, Zaos kaj Godolid.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

En ĉi tiu distrikto estas multaj ekzempleroj de ibera porko de glano, ankaŭ nomita "Nigra Kruro", kiu faras ke ĉi tiu regiono estas unu de la hispanaj zonoj kiuj pli da produktoj de la porko produktas. Tio eblas ĉar estas granda kvanto de anzinoj kaj korkokverkoj. Ankaŭ estas, sed en plej malgranda kvanto, olivujoj kaj vitejoj.

Ekzistas ankaŭ zono de birdoprotektado ZEPA, kiu okupas 480 km², okupante preskaŭ trionon de la teritorio de la distrikto. Tie loĝas pli da 30 paroj de nigra cikonio. Ankaŭ estas blankaj cikonioj en la turoj de la preĝejoj.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Malnova urbo de Jerez de los Caballeros
  • Fregenal de la Sierra: Kastelo, ermitejo de la Virgulino de los Remedios, preĝejo de Sankta Maria, preĝejo de sankta Ana, preĝejo de sankta Catalina.
  • Higuera la Real: Kelta domaro de Capote, ermitejo de la virgulino de Loreto, ermitejo de la virgulino de Socorro, statuo de "La Mamarracha", preĝejo de sankta Catalina, preĝejo de sankta Bartolomeo.
  • Jerez de los Caballeros: Sanga Turo, preĝejo de sankta Mikaelo, preĝejo de sankta Bartolomeo, preĝejo de sankta Catalina, preĝejo de sankta Maria de la Encarnación, kastelo, parko de sankta Lucia, dolmeno de Toriñuelo, mozaikoj de Pomar.
  • Oliva de la Frontera: Sanktejo de la virgulino de Gracia, promenejo de la Palmoj, preĝejo de sankata Marko Evangeliisto, ermitejo de sankta Petro, ermitejo de sankta Isidro, Hejmo de la Duko.
Sanktejo de la Virgulino de Gracia en Oliva de la Frontera
  • Salvaleón: preĝejo de sankta Marta, ermitejo de la virgulino de Aguasantas, vilao romia, dolmeno de Toril.
  • Salvatierra de los Barros: Kastelo, preĝejo de sankta Blazo, ermitejo de la Martiroj, muzeo de Potfarado.
  • Valencia del Mombuey: preĝejo de la Purísima Concepción, palaco de la Markiso de Valdeterrazo, dolmeno de la "Piedra Pinchá".
  • Valle de Matamoros: preĝejo de la Asunción.
  • Valle de Santa Ana: Predikejo, preĝejo de sankta Ana.
  • Zahínos: Turego de la kasteo, preĝejo de la Virgulino de los Remedios, kruco de la Kalvario, ermitejo de sankta Sireno.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Vivanta Pasio de Oliva de la Frontera.

En ĉi tiu distrikto estas tri interesaj festoj por turistoj, kiuj estas la Vivanta Pasio de Oliva de la Frontera, la Sankta Semajno de Jerez de los Caballeros kaj la Folklora Festivalo Internacia de Fregenal de la Sierra. En Jerez de los Caballeros oni celebras ĉiujn jarojn la Salonon de la Ibera Ŝinko aŭ ankaŭ nomita Foiro de la Ŝinko.

En Salvatierra de los Barros, kiel la nomo (de la Kotoj) indikas, oni dediĉas al la potfarado, ĝis la punkto havi dediĉitan muzeon al la potfarado kaj ankaŭ dediĉita foiron nomitan Ibera Foiro de la Potfarado de la Barros.

Gastronomio[redakti | redakti fonton]

iberiaj ŝinkoj.

En tiu zono, lime kun la montoĉeno de Huelva, oni faras multajn kaj industriajn kaj hejmajn porkomortigojn, en kiuj oni produktas manfarite kaj ne nepre industrie kolbasojn, ŝinkojn ktp.

Kelkaj el la tipaj pladoj de tiu zono estas kikeraĵoj, lentaĵoj, fazeolaĵoj, paneroj, pisto, la kaldereta aŭ moruo "dorao", plado tipa de Portugalio kaj kiu pro najbarreco oni faras simile en tiu ĉi distrikto. Ankaŭ estas tipa ke patro iru dimanĉe matene aĉeti churros (benjetojn) por matenmanĝo de la tuta familio.

En kelkaj vilaĝoj, multaj dommastrinoj faras hejmajn dolĉaĵojn.

Loĝantaro kaj surfaco[redakti | redakti fonton]

La 33 mil loĝantoj koncentriĝas preskaŭ en la du municipoj kun pli granda nombro, nome Jerez de los Caballeros kaj Oliva de la Frontera, superante ambaŭ la 5.000 loĝantojn. Krom tiuj, nur unu alia superas la 5.000 loĝantojn, kiu estas Fregenal de la Sierra.

La surfaco de tiu distrikto estas de iomete pli da 1.500 km². Dum municipoj kiel Valle de Santa Ana, Valle de Matamoros kaj Zahínos ne atingas la 50 km² de etendo, Jerez de los Caballeros havas etendon de 740 km², okupante tiel preskaŭ la duonon de tiu distrikto.

La denseco de tiu distrikto estas de 21 loĝ/km², iom pli malalta ol tiu de Ekstremaduro, kiu havas 26 loĝ/km². La tri municipoj de pli malalta denseco estas la jenaj:

kaj tiuj kiuj havas plej altan densecon estas la jenaj:

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Benito Arias Montano.

Fregenal de la Sierra[redakti | redakti fonton]

Jerez de los Caballeros[redakti | redakti fonton]

Oliva de la Frontera[redakti | redakti fonton]

Komunikvojoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du fervojoj, unu inter Jerez de los Caballeros kaj Zafra kaj la alia inter Zafra kaj Corrales, Huelva, kiu pasas ĉe Fregenal de la Sierra. Krome, tiu distrikto havas ŝoseojn, la jenajn:

Dosiero:Granito en cambio de provincia.JPG
Granita limŝtono fine de la EX-317, inter la regionoj de Ekstremaduro kaj Andaluzio: la flago de Ekstremaduro estas verda, blanka kaj nigra; tiu de Andaluzio estas verda, blanka kaj verda.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


 
Komarkoj de Ekstremaduro
Komarkoj de Cáceres
komarko Brozas | komarko Cáceres | komarko Coria | komarko Hervás | komarko Jaraiz de la Vera | komarko Logrosán | komarko Navalmoral de la Mata | komarko Plasencia | komarko Trujillo | komarko Valencia de Alcántara

Komarkoj de Badaĥozo
Campiña Sur | La Serena | La Siberia | Llanos de Olivenza | Sierra Suroeste | Tentudía | Tierra de Badajoz | Tierra de Barros | Vegas Bajas | Vegas Altas | Zafra-Río Bodión