Barrancos
Barrancos | |||
---|---|---|---|
urbo de Portugalo (1295 (Gregoria)–) municipo de Portugalio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7230 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 834 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 8′ N, 6° 59′ U (mapo)38.130733333333-6.9761027777778Koordinatoj: 38° 8′ N, 6° 59′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 327 m [+] | ||
Areo | 168,42 km² (16 842 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Barrancos [+] | |||
Barrancos estas portugala urbeto kaj municipo apartenanta al distrikto Beja, regiono Alentejo, kun ĉirkaŭ 1 438 loĝantoj (2021).
Ĝi ne estas subdividita en fregezioj kaj ĝi estas unu de nur ses municipoj en Portugalio formita per ununura freguesia, kaj ĝi estas la malplej loĝata en kontinenta Portugalio kaj la tria malplej loĝata en la lando.
La municipo limas en la nordo kaj oriento kun la hispanaj municipoj Oliva de la Frontera kaj Valencia del Mombuey (provinco Badajoz) kaj Encinasola (provinco Huelva, sude kaj okcidente kun la municipo Moura kaj nordokcidente kun la municipo Mourão. Barrancos distas 110 km de la distrikta ĉefurbo Beja kaj same disde la urbo Évora.
Barrancos tenas grandajn kulturajn ligilojn kun la najbara Hispanio, ĉar Encinasola distas de Barrancos apenaŭ 9 km, dum la portugala loĝloko plej proksima (nome Santo Aleixo da Restauração) estas je 21 km. La plej evidentaj montroj de tiu kultura parenceco estas la loka dialekto (nuntempe instruita en la loka lernejo), nome barranquenho [baranKEnjo], kaj la survivado de taŭrludado kun morto, kio ekzistas nur tie kaj en Monsaraz. La apudeco al la hispana landlimo rezultis en la disvolvigo ĝis fino de la 1970-aj jaroj de forta kontrabando.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas restaĵoj eĉ el Neolitiko kaj ĉefe poste de la epoko de la Romia Imperio. Poste ŝajne okazis loĝigo fare de visigotoj ĝis la epoko de Al Andalus, kaj ĝis la rekonkero fare de kristanoj en 1167. En la 13-a jarcento la sidejo de la municipo estis en Noudar (fakte ene de samnoma kastelo). Tio restis tiel ĝis 1825 kiam okazis dekadenco pro la perdo de milita graveco kaj Noudar ekperdis loĝantaron ĝis perdi ankaŭ la ĉefurbecon kiu venis al Barrancos fine de la 19-a jarcento.[1]
Dum la Hispana Enlanda Milito, Barrancos ricevis la alvenon de centoj da hispana rifuĝintoj el la subpremado fare de la frankisma insurencia tendaro, el kiuj plimulto estis savitaj pere de la agado de la portugala leŭtenanto António Augusto de Seixas, kiu zorigs pri ilia survivado en koncentrejoj kaj posta translokigo al sekuraj zonoj, spite el la ĝenerala kunlaborado de la tiama portugala ŝtato kun la frankistoj, kiu aliloke rezultis en redonon de rifuĝintoj al la hispanaj subpremantoj.[2]
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kastelo de Noudar, muzeo de arkeologio kaj etnografio, preĝejo
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo.
-
Monumento al taŭro.
-
Bonvenigilo.
-
Kastelo de Noudar.
-
Loka muzeo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Municipa historio Alirita la 20an de Aprilo 2024.
- ↑ Huida y Refugio en Portugal Alirita la 20an de Aprilo 2024.