Moura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moura
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7860
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 167  (2011) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 8′ N, 7° 27′ U (mapo)38.139694444444-7.4504722222222Koordinatoj: 38° 8′ N, 7° 27′ U (mapo) [+]
Areo 958,46 km² (95 846 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Moura (Portugalio)
Moura (Portugalio)
DEC
Moura
Moura
Situo de Moura

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moura [+]
vdr

Moura (portugallingva prononco: [ˈmowɾɐ]) estas urbo kaj municipo en la Distrikto Beja en suda Portugalio. La municipo havas 13 259 loĝantojn (2021). La urbo mem havas 11 000 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Freguesias de la municipo Moura.

La municipo limas nordoriente kun Mourão, oriente kun Barrancos, oriente kaj sude kun Hispanio, sudokcidente kun Serpa, okcidente kun Vidigueira kaj la rivero Gvadiano kaj nordokcidente kun Portel kaj kun Reguengos de Monsaraz. Ĝi havas 5 freguesias, nome la jenaj: Amareleja, Moura (Santo Agostinho e São João Baptista) e Santo Amador, Póvoa de São Miguel, Safara e Santo Aleixo da Restauração kaj Sobral da Adiça.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pilorio de Moura.

De la araba origino de la loko devenis legendo kiu klopodas klarigi la loknomon Moura (Maŭrino); laŭ tiu, maŭra princino enamiĝinta kaj erare estis tialo ke kristanoj konkeris la urbon, poste nomita Terra da Moura Salúquia (Tero de la Maŭrino Salukia) poste Terra da Moura (Tero de la Maŭrino). Tion reprezentas la municipa blazono per maŭrino kuŝanta surgrunde saltinta el turo pro malespero.

Ankaŭ la kastelo estas atestilo de la militoj inter islamanoj kaj kristanoj, kvankam jam estis fortikaĵoj de antaŭaj civilizacioj. La urbo ricevis rajtigajn dokumentojn en 1295, 1302 kaj 1512.

La municipo, kiel ĉe aliaj sudaj municipoj de la interno, perdis grandan parton de la loĝantaro pro rura elmigrado. Fakte el preskaŭ 30 000 loĝantoj en 1960 oni malaltiĝis ĝis nunaj 13 000. Tradicia enspezofonto estis agrikulturo, ĉefe de olivarboj; tio dekadencis.

Bildaro[redakti | redakti fonton]