Oliva de la Frontera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oliva de la Frontera
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 06120
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 967  (2023) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 17′ N, 6° 55′ U (mapo)38.276388888889-6.92Koordinatoj: 38° 17′ N, 6° 55′ U (mapo) [+]
Alto 373 m [+]
Areo 149,3 km² (14 930 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Oliva de la Frontera (Hispanio)
Oliva de la Frontera (Hispanio)
DEC
Oliva de la Frontera
Oliva de la Frontera
Situo de Oliva de la Frontera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oliva de la Frontera [+]
vdr
Situo de Oliva de la Frontera rilate la regiono de Ekstremaduro, Hispanio kaj Eŭropo.

Oliva de la Frontera estas municipo de Hispanio, sude de la provinco de Badajoz, la suda en la regiono de Ekstremaduro. La signifo de la nomo en la hispana estas Olivo (aŭ origine Olivarbaro) ĉe la Landlimo.

Loĝantaro kaj situo[redakti | redakti fonton]

Kun surfaco de 149,25 km², ĝi havas 5.881 loĝantojn (2006) kaj loĝdenson de 39,39 loĝ/km². La municipa teritorio limas kun Portugalio kaj kun la provinco de Huelva, do estas la plej sudokcidenta de la provinco kaj limas norde kun Zahinos kaj Villanueva del Fresno; sude kun Portugalio kaj Encinasola (Huelva); oriente kun Jerez de los Caballeros, kaj okcidente kun Valencia del Mombuey kaj Portugalio. La urba kerno estas je 81 km de Badajoz, je 57 km de Zafra kaj je 173 km de Huelva.

Demografia evoluo de la municipo de Oliva de la Frontera[1]
1787 1792 1813 1845 1850 1864 1875 1900
2.540 2.660 2.766 3.410 3.500 4.290 4.500 8.348
1910 1930 1950 1970 1981 1986 1991 1996
8.577 11.262 12.710 8.506 6.174 7.011 7.052 6.531
2002 2005 2006 2007
6.066 5.881 5.657 5.718

Historio[redakti | redakti fonton]

Kelta periodo[redakti | redakti fonton]

Estas du restaĵoj kiuj pruvas la keltan pasintecon. Unuflanke ĝis la 1970-aj jaroj estis ĉe la muroj de la preĝejo de la Virgulino de Gracia du homaj skulptaĵoj, unu kun tondita haraho kaj alia kun harplektaĵo, kun grandaj vizaĝoj, rondoformaj kaj ebenaj, kiuj, laŭ onidiroj reprezentis la sunon kaj la lunon kaj devenis el templo starigita en la bieno Castillejo al la dio Jano. Estus do, keltaj idoloj en templo de Romio. Poste tiu du figuroj estis translokigitaj al la teraso de la ermitejo, por liberigi ilin el la homa tuŝado kiuj jam ekdifektigis ilin.

Krome estas alia atestilo de tiu kulturo: "la fajraĵo de Sankta Marcko", kies deveno estas tiom malproksima kiom la alveno de la kelta loĝantaro, kies religion celebris kaj poste estis reuzataj de la kristana epoko. Aktuale tiun fajraĵon estas bruligata la nokton antaŭ la tago de Sankta Marko Evangeliulo (nokto de la 24a de aprilo), sankta patrono de la vilaĝo.

Romio[redakti | redakti fonton]

La romianoj loĝis tie, kion pruvas restaĵoj rilate la minadon de strategiaj mineraloj kiel kupro: pri tio konserviĝas kelkaj toponimoj, 250 fandigofurnoj de tiu mineralo, tomboj en la proksimeco de la minoj, moneroj el multaj diversaj epokoj, ktp. Tamen, denove en la preĝejo estas elstara atestilo: marmora skulpatĵo devena el Alconera kaj kiu ĉeestis bestoferadon al dioj, krom granitaj kolonoj, konstruŝtonoj kaj kapitelo.

Visigota epoko[redakti | redakti fonton]

En la ermitejo kaj je du kilometroj, en Valcavado, estas identaj kapiteloj kiuj indikas la interdependon kaj la komunan originon. Sur unu el tiuj kolonoj estas skribaĵo pri Teodomiro, kaj dato de 662 en kelnerlatina. En la ermitejo estas ankaŭ bela ŝtona ĵaluzio ŝajne visigota. Tamen, kelkaj fakuloj opinas, ke estas de stilo mudeĥaro kaj aliaj arkeologoj katalogas ĝin kiel de la gotiko. Ja estas visigota flanko de sarkofago malantaŭ la blazono de la familio Suárez de Figueroa (ankaŭ en la menciita preĝejo) kiu montras konkon, simbolo de bapto, visigotan krucon inter la grekaj literoj alfa kaj omega, petaloj kaj kolomboj kun glanoj enbuŝe.

Araba epoko[redakti | redakti fonton]

El tiu epoko oni konservas 21 toponimojn, sed la ununura fizika restaĵo estas mozarabaj modifoj en la romia altaro antaŭe menciita.

De la epoko de la Templanoj al la 17a jarcento[redakti | redakti fonton]

La kaŭzoj de konfliktoj kiuj eksplodos jam en la 18a jarcento estas en la fino de la Mezepoko. En 1230 la reĝo Alfonso la 9-a de Leono, konkeris el la islamanoj la zonon de Jerez de los Caballeros, kie Oliva estis parto de la teritorio de la Ordeno de la Templanoj. Kiel restaĵo de tiu epoko restis ĝis nun tradicio ke ambaŭ geedzoj kunhavas ĉiun havajĵon de la geedzoj sendepende de kion ili alportis, kio ne ekzistas en aliaj zonoj de la regiono aŭ lando (Fuero de Baylío).

Kiam la papo Klemento la 5-a nuligis la Ordenon de la Templanoj, Oliva venis al la jurposedo reĝa ĝis kiam, en 1337, Alfonso la 11-a donacis ĝin al la senjoroj de Marchena, kiuj siavice vendis ĝin en 1402 al Gomes Suárez de Figueroa, sinjoro de la Duklando de Feria. Krom la feŭdalisma situacio de la vilaĝo, la loĝantaro estis malmulta kaj ĉiam endanĝerigita pro la proksimo de Portugalio kontraŭ kiu okazis militoj ekzemple en la 14a jarcento, kiam preskaŭ oni malplenigis la vilaĝon. Por reloĝigi ĝin oni proklamis favorajn regulojn kaj oni konstruis fortikaĵon. Tiele en la unua kvarono de la 16a jarcento jam estis 1800 loĝantoj.

En 1654 tamen la vilaĝo estis detruita de la portugaloj dum la Milito de Sendependo de Portugalio el Hispanio. Oni detruis la preĝejon, la urbodomon kaj la kastelon.

18a jarcento[redakti | redakti fonton]

En 1705 la vilaĝo suferis novajn atakojn okaze de la Milito de hispana sukcedo. Tiel la loĝantaro ne kreskis inter 1591 (517 loĝantoj) kaj 1751 (477). Dum la tuta jarcento estis konflikto inter la vilaĝanoj kaj la senjoro feŭda nome Duko de Medinaceli, eksplodis en la jaroj 1773-1775 kaj daŭris dum pli da dudek jaroj pro diskonsento inter ambaŭ partoj. Fine oktobre de 1776, la vilaĝo de Oliva sukcesis jure akiri la sendependon.

19a jarcento[redakti | redakti fonton]

Post 1810 la malfacilaĵoj de la olivanoj estis grandaj, ĉar Ekstremaduro estis scenejo de militaj operacioj en la Milito de Hispana Sendependiĝo. Okazis setligoj de francaj trupoj en Oliva en la jaroj 1810, 1811 kaj 1812. Ambau armeoj pasis tra la vilaĝo kaj ruinigis multajn vilaĝanojn, kiuj estis devigataj havigi bezonataĵojn. Post la milito la vilaĝo denove ekprosperis kaj tiele en 1850 estis jam 3500 loĝantoj kaj post kvarono de jarcento en 1875 estis mil pliaj ĝis 4500.

20a jarcento[redakti | redakti fonton]

Post socia movado dum la unuaj jardekoj de la jarcento, dum la Hispana Intercivitana Milito kaj je la alveno de la frankisma armeo el Sevilo, multaj olivanoj forfuĝis precize tra Portugalio; de kie tiom ofte venis la ruinigo de la vilaĝo, tiam venis la savo aŭguste de 1936 kiam dum konata epizodo multaj maldekstruloj, kamparanoj, aŭ simple kunlaborantoj kun la ĝistiama respublika reĝimo devis rapide forkuri: Kelkaj estis redonitaj de la portugalaj aŭtoritatoj, sed multaj estis protektitaj en la najbara portugala vilaĝo de Barrancos kaj povis enŝipiĝi poste en Lisbono al respublika teritorio en Katalunio.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Nia Sinjorino la Virgulino de Graco
  • Subtera kanaligo de la rojo Oliva.
  • Preĝejo de Sankta Marko, kiu situas en la centro de la vilaĝo, ĉe la placo. Granda kaj eleganta novklasika konstruaĵo de la 18a jarcento farita sur alia antaŭa. Estas retablo kun kolonoj, balkonaro kaj turo.
  • La ermitejo de Sankta Petro, de la 17a jarcento. Pli moderna estas la preĝejo de la monaĥinejo de la Kruco, simple ekstere kaj ege dekorita interne.
  • Multaj civilaj konstruaĵoj de la 19a jarcento, inter kiuj la Urbodomo.
  • Plej signifa estas la Preĝejo de Nia Sinjorino la Virgulino de Graco, kun elstara turo baroka de 1772, komparebla kun tiuj de Jerez de los Caballeros. La konstruaĵo, komence de la 15a jarcento, sekvis en la 18a kaj 19a. Estas riĉa baroka dekoracio de popularaj pentraĵoj. Ekstere estas gotika pordo.

Festoj[redakti | redakti fonton]

Krista Pasio en Oliva de la Frontera.

Sankta Semajno[redakti | redakti fonton]

Kultura evento plej elstara en la vilaĝo, kie oni ludas emocie la scenojn de la Pasio de Kristo dum la Sankta Semajno. Tiu evento, okazas ekde 1976. Oni ludas la jenajn scenojn:

  • Triomfa dimanĉo.
  • La lasta vespermanĝo.
  • Preĝado en la Olivarba Fruktoĝardeno.
  • Juĝado antaŭ Kaifaso.
  • Juĝado antaŭ Pilatos.
  • Juĝado antaŭ Herodes.
  • Pasio kaj Krucumado.

Sankta Marko[redakti | redakti fonton]

  • 25a de aprilo - Lokopatrono, dum kies festo oni celebras la fajraĵojn de Sankta Marko la nokton antaŭ la 24a. Venonttage la olivanoj ellitiĝas frue por festo kaj drinkegas. La 25an estas festo la tutan tagon.

Sankta Isidro Terkulturisto[redakti | redakti fonton]

  • 15a de majo - Kampara festo, celebrata kie situas la ermitejo de Sankta Isidro Terkulturisto.

Tago de la Virgulino[redakti | redakti fonton]

  • 15a de aŭgusto - Festo de la Virgulino Maria. Tiam la vilaĝo plenplenas de elmigrintoj kiuj revenas kun la familio.

La Foiro[redakti | redakti fonton]

  • Ĉirkaŭ la 17a de septembro: kutime oni celebras ĝin la semajnfinon post la 17a de septembro.

Komunikado perŝosea[redakti | redakti fonton]

Ĝemelitaj urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj (en la hispana)[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]