Saltu al enhavo

Caldas da Rainha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Caldas da Rainha (stacidomo).
Caldas da Rainha
municipo de Portugalio
urbo de Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 51 729  (2011) [+]
Loĝdenso 202 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 24′ N, 9° 8′ U (mapo)39.406916666667-9.13625Koordinatoj: 39° 24′ N, 9° 8′ U (mapo) [+]
Areo 255,69 km² (25 569 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Caldas da Rainha (Portugalio)
Caldas da Rainha (Portugalio)
DEC
Situo de Caldas da Rainha

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Caldas da Rainha [+]
vdr

Caldas da Rainha estas portugala urbo en la distrikto Leiria, Centra regiono kaj subregiono Okcidento kun ĉirkaŭ 30 400 loĝantoj. Ĝi estas sidejo de municipo kun 255,87 km² kaj 50 917 loĝantoj (2001), subdividita en 12 fregezioj. La municipo havas limon nordoriente kun Alcobaça, oriente kun Rio Maior, sude kun Cadaval, okcidente kun Bombarral kaj Óbidos kaj nordokcidente kun Atlantiko.

Ankoraŭ nuntempe, la urbo Caldas da Rainha (Banloko de la reĝino) retenas la blazonon de la reĝino Leonor, akompanita de la emblemo de la reĝo Johano la 2-a (la pelikano). Retenante tiujn blazonojn, la urbo estas unu el malmultaj lokoj de la lando kiuj uzas blazonon antaŭan al la normigo de la municipa heraldiko fare meze de la 20-a jarcento, kaj tian ĝi ne kongruas kun la valida nuna juro.

Preĝejo
Sonorilturo

Oni rakontas, ke en 1484 dum vojaĝo de Óbidos al Batalha, la reĝino Leonor, edzino de la reĝo Johano la 2-a, kaj ŝia akompanantaro, preterpasis lokon kie lokanoj estis banante sin en fortodoraj akvoj. LA reĝino pridemandis la aferon, ĉefe ke tiam banado ne estis ofta kaj ĉefe ne en fortodoraj akvoj, kaj oni respondis, ke ili estas malsanoj, kaj ke tiuj akvoj estas kuracaj. La reĝino volis pruvi la aferon kaj same banis sin, ĉar ankaŭ ŝi estas malsana (ne estas interkonsento ĉu pro brustovundo, ĉu ĉe la haŭto, ĉu pro brakvundo). Laŭ la legendo, ŝi kuraciĝis kaj la sekvan jaron ordonis tie starigi termobanan hospitalon. Helpe, la reĝino fondis malgrandan setlejon kun tri dek lokanoj, kaj havigis favorojn eviti impostojn kaj vend-aĉetajn privilegiojn.

La disvolvigon de Caldas da Rainha iniciatis Afonso la 6-a, kiu ordonis rekonstrui kaj ampleksigi la hospitalon. Dum dek tri jaroj, ĝis la fino de sia vivo, lo, la reĝa familio kaj la kortego ofte ĝuis la kuraclokon, kio rezultis en la disvolvigo de la urbo. Caldas da Rainha atingis la statuson de vila en 1511. Tamen spite la disvolvigon kaj prosperon el la Mezepoko ĝis la Moderna epoko, la municipa konsilio de Caldas da Rainha estis kreita nur en 1821.

Dum la 19-a jarcento la urbo ege prosperis, pro la modo de la kuracloko de varmaj akvoj, kie oftis la plej altaj aociaj klasoj serĉe de sulfurakvoj por kuractraktado. Komplemente, abundo de argilo en la areo, permesis la disvolvigon de nombraj fabrikoj de ceramiko, kiu faris la tiaman urbeton unu el ĉefaj produktantoj de ceramiko el la lando, elstare ĉe la verkoj de Rafael Bordalo Pinheiro dekomence en la Fábrica de Faianças das Caldas da Rainha, inter 1884 kaj 1907.

La popolkresko pluis dum la 20-a jarcento, kaj la urbeton oni plialtigis al kategorio de urbo en 1927. Aliaj artoj krom ceramiko prosperis, kiel pentraĵo kaj skulptaĵo, kio faris Caldas da Rainha grava centro de bildartoj, en kiu elstaris artistoj kiel José Malhoa, António Duarte kaj João Fragoso.

La malsukcesa ribelo "Levantamento das Caldas", en 16a de Marto 1974, estis pionira de la Revolucio de la Diantoj de 25a de Aprilo 1974.

Submunicipoj

[redakti | redakti fonton]

Caldas da Rainha estas subdivifita en la jenaj 12 fregezioj:

A dos Francos
  • A dos Francos
  • Alvorninha
  • Carvalhal Benfeito
  • Foz do Arelho
  • Landal
  • Nadadouro
  • Nossa Senhora do Pópulo, Coto e São Gregório (Caldas da Rainha)
  • Salir de Matos
  • Santa Catarina
  • Santo Onofre e Serra do Bouro (Caldas da Rainha)
  • Tornada e Salir do Porto
  • Vidais

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Poŝtejo Estação da Malaposta do Casal dos Carreiros
  • Preĝejo de Caldas da Rainha aŭ de Nossa Senhora do Pópulo
  • Muzeo de José Malhoa
  • Fontano Chafariz das Cinco Bicas
  • Ermitejo de São Sebastião (Caldas da Rainha)
  • Ermitejo do Espírito Santo
  • Muzeoj de Ceramiko de Biciklado kaj de la Hospitalo kaj de Caldas
  • Centro de Artoj
  • Modernisma stacidomo
  • Arbaro Mata Rainha D. Leonor

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]