Fregenal de la Sierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fregenal de la Sierra
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06340
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 753  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 10′ N, 6° 39′ U (mapo)38.166666666667-6.65Koordinatoj: 38° 10′ N, 6° 39′ U (mapo) [+]
Alto 579 m [+]
Areo 236,7 km² (23 670 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fregenal de la Sierra (Hispanio)
Fregenal de la Sierra (Hispanio)
DEC
Fregenal de la Sierra
Fregenal de la Sierra
Situo de Fregenal de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fregenal de la Sierra [+]
vdr
Fregenal de la Sierra

Fregenal de la Sierra estas municipo de Hispanio, en la sudokcidenta parto de la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas frexnenses. La censita populacio en 2007 estis de 5.270 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Fregenal de la Sierra estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 579 m; je 97 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 236,7 km².

Por alveni al Fregenal oni povas uzi diferencajn transportilojn. Se oni venas per aŭto, la ĉefaj ŝoseoj estas la jenaj: la EX-101, se oni venas de Zafra, la N-435 kiu ununigas la urbojn de Badajoz kaj Huelva, aŭ la EX-201 se oni venas ekde Sevilla (tra Bodonal de la Sierra).

Aliaj transportiloj eblas, kiel la fervojo (kun ĉiutaga eblo Zafra-Huelva) aŭ aŭtobuso (kiu unuigas la urbon kun la ĉefaj regionaj kaj naciaj ĉefurboj).

Fregenal estas inter malgrandaj montoĉenoj kaj ravinoj de Sierra Morena.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Fregenal de la Sierra, kaj de la ĉirkaŭaĵo, dependis tradicie de la agrikulturo kaj la bredado -malpli gravis la mineja aktivado de la zono, kiam Fregenal ludis gravan rolon strategian kiel distribuejo- aktuale gravas la produktado de korko kaj la prilaborado de kolbasoj devenaj de la porko. Pliiĝanta estas la turisma industrio kiu ekspluatas la artan kaj kulturan heredaĵon kaj la naturan medion.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la ĉirkaŭo de la aktuala vialĝo, situas la ruinoj (preskaŭ enterigitaj kaj ankoraŭ malmulte priserĉitaj) de setligo romia nomita "Nertobriga". Tiu urbo formis parton de la Provinco Hispania Ulterior en la du nuaj jarcentoj antaŭ la kristana erao kaj poste enkadriĝis administre en la Baetica, de kiu formis parton dum pli da sepjarcentoj, ĝis la komenco de la araba periodo.

La unua dokumenta apero de Fregenal historie okazis en 1283, kiam la vilaĝo estis donata de la reĝo Alfonso la 10-a de Kastilio al la Ordeno de la Templanoj, kaj poste apartenis al la urbo de Sevilo en 1312.

La kontribuo de Fregenal a la konkero kaj koloniigo de Ameriko, estis grava laŭnombre, ĉar laŭ Navarro del Castillo, 105 personoj eliris al amerikaj teroj. Inter la plej gravaj elstaras la jenaj: Alonso Rodríguez Santos kaj Benito Arias Montano, nepo de la granda humanisto samnoma.

Fregenal de la Sierra formis parton de la regno andaluzia de Sevilo, kun aliaj lokoj aktuale enkadritaj administre en Ekstremaduro dum pli da kvin jarcentoj, ĝis kiam en 1833, per la kreado de la provincoj, ĝi ekdependiĝis administre de la provinco de Badajoz.

Amadeo de Sabojo donis al Fregenal la honoran titolon de urbo en 1873.

Arto[redakti | redakti fonton]

La urbo montras belan kaj interesan historian kvartalon deklaritan Bien de Interés Cultural ekde 1991 kaj estas unu el la plej gravaj lokoj de la sudo de la provinco de Badajoz. Csar estis vilaĝo de la templanoj, oni povas viziti la kastelon de la templanoj kaj la pordoj de la du domoj kiuj laŭ siaj blazonoj estas supozeble de la Inkvizicio. En la interno de la Kastelo de la Templanoj estas la Taŭrludejo (18a jarcento) kaj la Merkato (20a jarcento). Apude estas la Preĝejo de Sankta Maria (kiu konservas retablon de la 18a jarcento) kaj Paroĥa Hejmo.

En la kvartalo de Sankta Ana, kaj ĉirkaŭita de blazonaj hejmoj estas la Preĝejo de Sankta Ana, kiu posedas elstaran retablon de la 16a jarcento. En tiu templo estas entombigita Juan Bravo Murillo.

Alia de la ĉefaj preĝejoj de la urbo, nome Sankta Catalina, havas tegmenton de stilo de mudeĥaro de la 16a jarecnto. La templo konservas du gravajn skulptaĵojn, la Virgulino kun Infano kaj la Pietato. Ambaŭ datiĝas el la 15a jarcento kaj ties aŭtorecon oni atribuas al Merkadante de Bretonio.

De la resto de la historia aro, elstaras ankaŭ la Monaĥinejo de la Agustinoj, la antikva Kolegio de la Jezuitoj, la Monaĥinejo de Sankta Francisko kaj la fontoj de la Fontanilla (16a jarecnto) kaj María Miguel.

Je ses km de Fregenal troviĝas la tre populara Sanktejo de la Virgulino de los Remedios, kun la skulptaĵo de la Virgulino kiu estas la patronino de la urbo kaj kie okazas popularega festo de ciganoj kiuj venas el la tuta regiono.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Okazas patronaj festoj de la Virgulino Santa María de los Remedios celebrataj la du lundojn post la Sankta Semajno, la Internacia Festivalo de la Sierra [FIS] (la unua duono de aŭgusto), la Festo de la Virgulino de la Sano (de la 30a de aŭgusto al 8a de septembro), la Foiro de Sankta Mateo de la 21a al la 25a de septembro kaj la Kamparfesto de Ciganoj la lastan semajnfinon de oktobro.

Gravuloj de Fregenal de la Sierra[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(En la hispana)