Guijo de Santa Bárbara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guijo de Santa Bárbara
municipo en Hispanio • urbeto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres (Kacereso)
Komarko La Vera
Poŝtkodo 10459
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Francisco Bernardo Huertas
Demografio
Loĝantaro 390  (2008)
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 9′ N, 5° 39′ U (mapo)40.1537555-5.6553746Koordinatoj: 40° 9′ N, 5° 39′ U (mapo) [+]
Alto 876 m [+]
Areo 35,1 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Guijo de Santa Bárbara (Ekstremaduro)
Guijo de Santa Bárbara (Ekstremaduro)
DEC
Guijo de Santa Bárbara
Guijo de Santa Bárbara
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Guijo de Santa Bárbara (Hispanio)
Guijo de Santa Bárbara (Hispanio)
DEC
Guijo de Santa Bárbara
Guijo de Santa Bárbara
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guijo de Santa Bárbara [+]
vdr

Guijo de Santa Bárbara [GIĥo de SANta BARbara] estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso), regiono Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas guijeños. La censita populacio en 2008 estis 390 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Guijo de Santa Bárbara estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto La Vera, je altitudo de 876 m; je 140 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 200 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 35,1 km². Ĝi situas en la deklivoj de la Sierra de Gredos, norde de Jarandilla de la Vera. La municipa teritorio de Guijo de Santa Bárbara estas sude de la montaro Sistema Central. Limas kun Tornavacas norde, kun Jarandilla sude, kun Losar oriente kaj kun Aldeanueva de la Vera okcidente.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Turismo kaj konstruado lastatempe.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Tipa arkitekturo de montaraj domoj (lignaj balkonoj kaj traboj) kaj stratoj kun vidaĵoj al montaro kaj kanjonoj.
  • Preĝejo de Nuestra Sra. del Perpetuo Socorro (1776-78), kun bela mudeĥara volbo.
  • Ermitejo de las Nieves (la Neĝoj) (la plej alta de Ekstremaduro, je ĉirkaŭ 1500 m).
  • Taŭrludejo.
  • Gastronomio de pano, fromaĝoj, marmeladoj kaj populara brando "glorja".