Jarandilla de la Vera
Jarandilla de la Vera | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio urbeto vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres (Kacereso) | ||
Komarko | La Vera | ||
Poŝtkodo | 10450 | ||
Retpaĝaro | jarandilla.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Victor Manuel Soria Breña (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 113 (2008) | ||
Loĝdenso | 46 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 8′ N, 5° 39′ U (mapo)40.126944444444-5.6583333333333Koordinatoj: 40° 8′ N, 5° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 585 m [+] | ||
Areo | 62 km² (6 200 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jarandilla de la Vera [+] | |||
Jarandilla de la Vera aŭ populare simple nomata Jarandilla en la zono [ĥaranDIja], estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso), regiono Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas jarandillanos. La censita populacio en 2008 estis 3 113 loĝantoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Jarandilla de la Vera estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto La Vera, je altitudo de 585 m; je 136 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 196 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, kaj je 221 km de Madrido, la ŝtata ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 62 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La antaŭromiaj popoloj jam setlis en la areo kaj de la epoko de la Romia Imperio kiam la vilaĝo estis konata kiel "Flavium Vivertorum" restis nombraj restaĵoj kiel la ponto super la kanjono Jaranda, inter aliaj.
Poste de la epoko de la visigotoj restis baptujo kun la svastiko kiu troviĝas en la preĝejo de Santa María de la Torre.
Dum la epoko de dominado de araboj, ili nomigis la urbeton per la nomo de "Xarandiella". Pri la vera deveno de la vorto, oni devas memori, ke ĝi enhavas la vorton Aran, kiu en antaŭromiaj lingvoj signifis valo aŭ rivero (en eŭska estas Harán-Jarán, valo) (kio aperas ankaŭ en la esprimo Campo Arañuelo, zono geografie tre proksima, aŭ en la Valo de Aran, Aranjuez, ktp.), tiele probable la araboj donis al la loko la praromian nomon de la zono. Jarandilla, venus de Jaranda, Xarán plus la sufikso -da, "loko de" kaj diminutivo illa-ae, "loko aŭ zono de la eta valo".
Sed la fakto sendube pli elstara el la historio estis la ĉeesto de la Imperiestro Karlo la 1-a de Hispanio kaj 5-a de Germanio. Li alvenis al Jarandilla la 11an de novembro de 1556 kaj gastis en la kastelo de la Grafoj de Oropesa, antaŭ lia translokiĝo al la Monaĥejo de Yuste kie vivs siajn lastajn tagojn. La kastelo de la Grafoj de Oropesa estas aktuale la Parador Nacional de Turismo Carlos V, tio estas ŝtatposedata gastejo, kie eblas tranokti (vidu sube).
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo (tabako kaj kapsiko el kio oni produktas kapsikon) kaj brutobredado. Turismo lastatempe.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]CALLE CALLE, Francisco Vicente, Judas Iscariote: vida, leyendas, iconografía, "La Quema", www.bubok.com, 2009.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bildoj de Jarandilla kaj ĉirkaŭaĵoj Arkivigite je 2012-11-12 per la retarkivo Wayback Machine
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Kastelo de la Grafoj de Oropesa
-
Kastelo de la Grafoj de Oropesa