Navalperal de Pinares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Navalperal de Pinares
Estación de Navalperal.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05240 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 765  (2021) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 36′ N, 4° 25′ U (mapo)40.594444444444-4.4108333333333Koordinatoj: 40° 36′ N, 4° 25′ U (mapo) [+]
Alto 1 287 m [+]
Areo 49 km² (4 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Navalperal de Pinares
Situo de Navalperal de Pinares

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Navalperal de Pinares [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Navalperal de Pinares [nabalpeRAL depiNAres] estas municipo en la centroriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Pinares (Tero de Pinaroj) jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo Navalperal de Pinares estas komprenebla etimologie kiel Altbieno de la Pirarbo de Pinaroj; alude al la pinaroj en la blazono aperas strobiloj.

Navalperal de Pinares en la provinco Avilo.
Placo kaj urbodomo.
Ermitejo.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 49,83 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 765 loĝantojn (plie somere). Ĝi perdis 500 loĝantojn pro la Hispana Enlanda Milito kaj post rekupero denove perdis 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 28 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Ávila, Santa María del Cubillo, Puerto de la Lancha (provinco Segovio), Herradón de Pinares, Las Navas del Marqués kaj San Bartolomé de Pinares.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio kaj precize al markizoj ĝis 1805 kaj en 1855 la lokanoj aĉetas la kamparon al la ŝtato. Dum la Hispana Enlanda Milito respublikaj trupoj de la kolonelo Julio Mangada (esperantisto) kontrolis la lokon el Julio ĝis Oktobro 1936; poste la frankistoj instalis en la loko koncentrejo de militprizonuloj kaj punlaborejo.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj ĉefe brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]