Navarredondilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Navarredondilla
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05120
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 179  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 27′ N, 4° 49′ U (mapo)40.453611111111-4.8213888888889Koordinatoj: 40° 27′ N, 4° 49′ U (mapo) [+]
Alto 1 132 m [+]
Areo 20,27 km² (2 027 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Navarredondilla (Provinco Avilo)
Navarredondilla (Provinco Avilo)
DEC
Navarredondilla
Navarredondilla
Situo de Navarredondilla
Navarredondilla (Hispanio)
Navarredondilla (Hispanio)
DEC
Navarredondilla
Navarredondilla
Situo de Navarredondilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navarredondilla [+]
vdr

Navarredondilla [nabaredonDIlja] estas municipo en la sudcentro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Alberĉe kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo Navarredondilla estas komprenebla etimologie kiel Rondoforma Altbieneto. Iam estis nomita ankaŭ Navarredonda, Redonda kaj Redondilla, ĉiam samsignife.

Navarredondilla en la provinco Avilo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 175 loĝantojn. Ĝi perdis 900 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 35 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun San Juan del Molinillo okcidente kaj norde, Navalacruz oriente, Burgohondo sudokcidente, Navatalgordo sude kaj ĉe nur orienta pinto kun Navaquesera. La municipa teritorio estas montara inter la Valo de rivero Alberĉe kaj la Sierra de Gredos sur la montaro Paramera en la Centra Sistemo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kvankam estas tomboj pli antikvaj, en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. La loĝloko estis fondita inter 12-a kaj 14-a jarcentoj. Dekomence ĝi apartenis al Burgohondo, eklezie ĝis fino de la 15-a jarcento. Ĝis la 19-a jarcento la vilaĝestroj kunsidis tie.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) ĉefe brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]