Navasfrías

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Navasfrías
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37542
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 370  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 18′ N, 6° 49′ U (mapo)40.296388888889-6.82Koordinatoj: 40° 18′ N, 6° 49′ U (mapo) [+]
Alto 886 m [+]
Areo 59,69 km² (5 969 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Navasfrías (Provinco Salamanko)
Navasfrías (Provinco Salamanko)
DEC
Navasfrías
Navasfrías
Situo de Navasfrías
Navasfrías (Hispanio)
Navasfrías (Hispanio)
DEC
Navasfrías
Navasfrías
Situo de Navasfrías

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navasfrías [+]
vdr

Navasfrías estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo kaj al la Municiparo Alto Águeda. Navasfrías estas tradukebla al Malvarmaj Altebenaĵetoj.

Sonorilmuro (videblas en la blazono).
Placo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 59,96 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 469 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 1 500 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Navasfrías estas en la sudokcidenta pinto de la provinco, ĝuste ĉe la landlimo kun Portugalio, je 136 km de Salamanko, provinca ĉefurbo. Limas kun Eljas kaj Valverde del Fresno (provinco Cáceres) sude kaj kun freguesías Aldeia do Bispo kaj Lajeosa (Portugalio) okcidente.

Estas restaĵoj de la Prahistorio, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.

La urbestro lastatempe estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]