Berberis candidula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Neĝa berberiso)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Berberis candidula

Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Angiospermoj “Magnoliophyta”
Klaso: Dukotiledonuloj “Dicotyledones”
Ordo: Ranunkulaloj “ Ranunculales “
Familio: Berberisacoj Berberidaceae
Genro: Berberiso Berberis
Specio: Berberis candidula Berberiso neĝblanka
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La neĝblanka berberisoBerberis candidula estas plantospecio el la familio de la Berberisacoj (Berberidaceae). Ĝi estas el okcidenta Ĉinujo kaj estis en 1895 enkondukita fare de Père Farges.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La neĝblanka berberiso estas malgranda, densa, ĉiamverda arbusto. La arboŝelo de la unujaraj branĉoj estas maldense kovrita kun nigrecaj verukoj. La malgrandaj folioj estas brile malhelverdaj kaj je la malsupra surfaco arĝentece blankaj. La folidornoj estas triparaj kaj ĝis 2 cm longaj. La unuopaj floroj estas helflavaj. La eliptaj berofruktoj estas bluecnigraj kaj kovritaj per prujno.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Kiel multaj aliaj berberisoj tiu specio estas uzata kiel ornamarbedo.

Kune kun la veruka berberiso (Berberis verruculosa) la neĝblanka berberiso hibridiĝas al Berberis ×frikartii, C.K.SCHNEID. EX LAAR.

Kun la ordinara mahonio (Mahonia aquifolium) la neĝblanka berberiso kruciĝas al genro hibrido x Mahoberberis aquicandidula H.JENSEN.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Jost Fitschen: Gehölzflora, Bearb. von Franz H. Meyer, 11. erw. und korrigierte Auflage, Wiebelsheim, Quelle und Meyer, 2002, ISBN 3-494-01268-7
  • „The Hillier Bäume & Sträucher“, hrsg. von John Kelly und John Hillier, 1. Aufl., Braunschweig, Thalacker-Medien, 1997, ISBN 3-87815-086-5
  • Robert Zander: Zander. Handwörterbuch der Pflanzennamen. eld. de Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold. 16. Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart 2000, ISBN 3-8001-5080-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]