Neŭropedagogio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neŭropedagogio, aŭ eduka neŭroscienco, estas relative nova scienca fako kiu kunigas la esploradojn de la kogna neŭroscienco, neŭroscienco de la kogna disvolvigo, eduka psikologio, eduka teknologio, teorio de la edukado kaj aliaj rilataj fakoj por esplori la interagadon inter la biologiaj procesoj kaj la edukado. Esploristoj de eduka neŭroscienco esploras precipe la neŭronajn mekanismojn de la procezo de legado,​ de la kogna nombrokapablo,​ atentokapablo kaj rilataj malfacilaĵoj kiel disleksio, diskalkulio, kaj Atentomanka-hiperaktiva perturbo (AHP) rilate al edukado. Esploristoj de tiu areo povas rilatigi bazajn malkovrojn en kogna neŭroscienco kun la eduka teknologio por helpi en la plibonigo kaj la plenumo de studobjektaro precipe por la matematika kaj legokapabla edukado.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tarracchini, Ermanno (2015) Riprendiami la pedagogia, Luigi Pellegrine Editore, Cosenza. ISBN 978-88-6822-324-3
  • Zull, J. (2002). The art of changing the brain: Enriching the practice of teaching by exploring the biology of learning. Sterling, VA: Stylus Publishing, L.L.C.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Neurociencia educativa en la hispana Vikipedio.