NedCar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nedcar)
NedCar
aŭtomobilo-faranta firmao • entrepreno vd
Dum decembro 2012 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Volvo Car
Jura formo Kompanio kun limigita respondeco
Sidejo Born
Lando Nederlando
Agokampo aŭtomobilo
TTT Oficiala retejo
vdr

NedCar estas produktisto de aŭtomobiloj, en Born en la municipo Sittard-Geleen en nederlanda Limburgo. En la fabriko iam laboris pli ol 3900 homoj, pro tio la kompanio estas unu el la plej grandaj dungantoj en Limburgo. Ankaŭ ĝi estas la plej granda aŭtofabriko de Nederlando. Oni produktis la Mitsubishi Colt CZ3 kaj la Mitsubishi Colt CZ5. Antaŭe ĝi produktis por DAF, la tipojn 480, 440, 460 kaj S40/V40 de Volvo.

NedCar en Born

NedCar oficiale estabiĝis en 1991, sed la aŭtofabriko en Born havis pli longan historion. En 1967 en Born oni produktis la unuajn aŭtomobilojn por DAF. En 1975 oni ekproduktis Volvojn. La fabriko tiam nomiĝis Volvo Car B.V., kio pliposte ŝanĝiĝis al Netherlands Car B.V., postkiam Volvo, Mitsubishi kaj la nederlanda ŝtato startis kunlaboradon.

Je la 12-a de julio 2005 NedCar anoncis ke ĝi maldungos 668 homojn, post kiam la produktado jam plurfoje reduktiĝis (inter aliaj pro la malbona vendado de la Smart).

En marto 2006 DaimlerChrysler anoncis la ĉeson de la produktado de la Smart ForFour en Born. En aprilo Mitsubishi anoncis ke 1000 laborlokoj estos forstrekitaj. Je la 21-a de aprilo 2006 oni okazigis pro tio 24-horan strikon.

Dum la postaj jaroj la malprospero daŭras. Je la 6-a de februaro 2012 Mitsubishi anoncis ke la tuta produktado ĉesiĝos en 2013; se oni ne baldaŭ trovas aĉetonton, la tuta fabriko fermiĝos.

Nuntempe laboras ĉ. 1500 homoj en la fabriko.