Neftiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neftiso
akva dio • mortodio
Karakterizaĵoj
Sekso ina
En hieroglifoj
O9t
H8
Transskribo Nebet-Het
Dio de funeral rite
Kulto
Centro de kulto Ĥu
Familio
Gepatroj Geb, Nut
Patro Anubo
Patrino Nut
Gefratoj Iziso, Oziriso, Setho, Horuso
Edzo/Edzino Setho
Infanoj Anubo
En alia projekto
Kategorio en Vikimedia Komunejo Nephthys
vdr

Neftiso, malnovegipte dommastrino, nomo uzita por la plej maljuna homo de la domo, estas diino de la Antikva Egiptio. Ŝi simbolas la obskuron, la nebulojn, la nokton, la morton. Ŝi estas tre proksime ligita al Iziso kaj reprezentas ŝian malon[1].

  • Egipta nomo: Nebet-Het. Greka nomo: Neftis.

Ŝi estis reprezentita kiel virino kun la hieroglifo de ŝia nomo kiel krono, Neb-Hut, korbo kaj domo. Kelkofoje ŝi portas kornojn kun la sundisko. Ŝi havis multajn aliajn formojn, ĉar ŝi estis unu el la du Maat, unu el la du Merit kaj unu el la du plumoj de la ĉapelo de Reo. Ŝi estis ankaŭ reprezentita kun du flugiloj, ĉar, kun helpo de la fratino Iziso, ŝi kondukis la mortintojn al la alia vivo.

Neftiso estis filino de Geb kaj Nut, ĝemela fratino de Iziso, Oziriso kaj onklino de Horuso, edzino-fratino de Setho[2]. Laŭ Plutarko: ĉar ŝi ne povis havi filojn de Seth, ŝi amoris kun Oziriso kaj koncipis sian filon: Anubiso. Dum ŝi fiprofitis la amon de Oziriso al Iziso ŝi maskis sin kiel Iziso por amori per kio naskiĝis ŝia filo Anubiso. Oziriso kaj Iziso neniam malkovris tiujn ĉi nefidelaĵojn. Timante ke Seth povu mortigi Anubison, Iziso lin vartis kvazaŭ lia filo[3].

Komence de la mondkreado kune al ŝia edzo Seth, ŝi semis la kaoson kaj detruadon, male al la fratino Iziso kaj la edzo Oziriso, kiuj civilizigis la mondon kaj eksemis pacon kaj amon. Ŝi loĝis en la malamikaj regionoj, ekzemple en la dezertoj, kie ŝi gvidis la vojaĝantojn. Ŝi reprezentis la orientan venton[4].

Ĉar ŝi helpis enbalzamigi Ozirison ŝi estis ligita al la funebraj ritoj; ambaŭ asistadis la mortintojn, zorgis pri ilia bonfarto kaj helpis ilin por la vojaĝo al Duato pere de kantoj. Ŝi estis tiukaze reprezentita kun disfaldiĝintaj flugiloj apud la kapo de mortinto[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abeer El-Shahawy books.google.co.uk The funerary art of Ancient Egypt: a bridge to the realm of the hereafter (106 pages) American University in Cairo Press, 2005 ISBN 977-17-2353-7 [Retrieved 2011-12-12]
  2. Levai, Jessica. "Nephthys and Seth: Anatomy of a Mythical Marriage", Paper presented at The 58th Annual Meeting of the American Research Center in Egypt, Wyndham Toledo Hotel, Toledo, Ohio, Apr 20, 2007.http://www.allacademic.com/meta/p176897_index.html
  3. Sauneron, Beitrage Bf. 6, 46; C. Traunecker, Le temple d'El-Qal'a. Relevés des scènes et des textes. I' Sanctuaire central. Sanctuaire nord. Salle des offrandes 1 à 112
  4. 'Les Deesses de l'Egypte Pharaonique', R. LaChaud, 1992, Durocher-Champollion
  5. A. Gutbub, J. Bergman, Nephthys découverte dans un papyrus magique in Mélanges, Publications de la recherche, université de Montpellier, Montpellier, FRANCE, 1984

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]