Duato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Grafika reprezentado de la Duato en la Libro de mortintoj The Book of the Dead. E. A. Wallis Budge (1857-1937).

La Duato (ankaŭ nomata Amenti aŭ Neĉer-Ĥertet) estis la submondo de la egipta mitologio, la loko kie estis celebrita la juĝo de Oziriso, kaj kie la spirito de la mortinto devis vagadi, evitante malbonajn estulojn kaj aliajn danĝerojn, laŭ rakontoj de la Libro de mortintoj, kaj pasi tra serio de pordoj en malsamaj etapoj de la vojaĝo, priskribitaj en la Libro de pordoj[1].

En la duato regis Oziriso. Por la egiptoj en tiu ĉi loko Reo entreprenis sian vojaĝon en la sunboato. La Teksto de la Piramidoj, gravuritaj dum la Malnova imperio de Egiptio, nomas ĝin Dat kaj montriĝas kiel ĉiela mondo situanta surtere. Super la Dat trovigis la ĉiela regno de Reo, al kiu nur la faraono mortinta povis aliri[2].

La Dat estis regata de Horuso, la falkodio el ĉiela naturo. Anubiso estas la dio kiu regas super la spiritoj de la homoj, nomataj "okcidentuloj" en la Tekstoj de la Piramidoj, kiuj post la morto irus al ĉi tiu malsupera ĉielo. En ĝi troviĝis tiuj spiritoj kiuj ankoraŭ ne estis plene puraj. Ĝi estis la loko kie ili situigis la konstelacion Oriono[3].

La Tekstoj de la Piramidoj montras la kredon ke la ĉielaj mondoj estis grandegaj akvomasoj en kiuj estis diversaj lokoj por la purigado; pli malproksime troviĝis la ĉiela regno de Reo kaj eĉ pli for la nepenetreblaj profundecoj de la Nuno.

Kiam la kredoj evoluis, Oziriso iĝis la Duat-estro kaj estas, en tiu epoko, kiam tiu ĉi regiono estis situanta en la submondo, malsupra ĉielo, sub la Tero.

En la Nova Egipta Imperio egiptoj jam pensis ke la Duato estis la submondo, situanta sub la Tero, tra kiu la sundio Reo vojaĝos de okcidento al oriento dum la nokto. La antikvaj egiptoj dividis la tagon en 24 horojn, dek du por la suna lumo, en kiuj Reo trairadis la ĉielon per sia taga boato, kaj aliaj dek du noktaj, rilataj al la Postmorto, kiam la dio Reo, per sia nokta boato, trairis la mallumajn regionojn de la Duato, kaj kie li batalis ĉiutage kontraŭ Apofiso.

Ĝi estis la loko kie la spiritoj de la egiptoj iris post la morto. La strukturo de la Duato kaj la danĝeroj atendantaj la spiritojn de la mortintoj priskribiĝas en tekstoj kiaj la Libro de pordoj kaj la Libro de Mortintoj.

Ĉar la Duato estis kompleksa mondo, plenplena de enigmaj lokoj kaj malbonaj aŭ bonaj estoj, ekde la Nova Imperio komponiĝis teksto nomata “Libro de Amduat” kie estis priskribite ĝia geografio kaj ĝiaj estoj por uzado kiel gvidilo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Faulkner, R. (translator): "The Egyptian Book of the Dead: The Book of Going Forth by Day". Chronicle Books, 2000
  2. Pinch, G.: "Magic in Ancient Egypt". British Museum Press, 1994
  3. Taylor, John (editor): "Ancient Egyptian Book of the Dead". British Museum Press, 2010.