Neil Salvesen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neil Theodore Ralph SALVESEN (naskiĝis la 16-an de junio 1944 en Londono al Skota-Norvega familio, mortis la 16-an de marto 1990 en Manĉestro) estis angla esperantisto, direktoro de la Centra Oficejo de UEA (ekde novembro 1987 ĝis sia morto)[1].

Salvesen diplomiĝis pri historio en King's College de la Universitato de Kembriĝo[2]. Poste li laboris en la teksaĵo-industrio, okupante diversajn gvidajn postenojn en la Unuiĝo de Brita Teksaĵ-industrio.

Esperantistigita en la 1960-aj jaroj de amiko, li fariĝis aktiva membro de la Esperanto-societo de Manĉestro, kie li pasigis plejparton de sia vivo. Dum pluraj jaroj li estis ankaŭ konsilanto de Esperanto-Asocio de Britio kaj en la jaroj 1985-1988 li estis sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA.

Liaj 710 Esperanto-libroj konsistigas la Esperanto-kolekton en la Biblioteko de la Universitato de Manĉestro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Neil Salvesen forpasis. En: "Esperanto" 3 (1990), n-ro 1011, p. 42.
  2. ThePeerage.com angle)