Neom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neom en verda koloro sur la mapo de Sauda Arabio.

Neom (arabe نيوم - Nium) estas planurbo en la provinco Tabuk en nordokcidenta Sauda Arabio ĉe la limo kun Jordanio kun ponto trans la Ruĝa Maro al Egiptio. La projekto estis prezentita de la kronprinco de Saud-Arabio Mohammed bin Salman en Rijado la 24-an de oktobro 2017. Fonduso de 500 miliardoj da USD estis rezervita por la projekto[1].

Pli ol unu miliono da loĝantoj estas atendataj loĝi en areo de 26 500 kvadrataj kilometroj. La unua parto inkluzivas The Line, futurisma loĝkvartalo tute sen aŭtoj kaj kun ĉiuj infrastrukturoj subteraj[2]. Laŭ artikolo en The Economist en 2022, nur du konstruaĵoj estis konstruitaj kaj la plej granda parto de la areo estis senhoma dezerto[3].

La unua flughaveno (Neom Bay Airport) malfermiĝis en junio 2019[4].

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la urbo (Neom) signifas "nova estonto" kaj estis formita de du vortoj, la greka Neo kun la signifo nova kaj la unua litero de la araba Mustaqbal (estonto)[5].

Transnacia zono laŭ dauripovaj principoj[redakti | redakti fonton]

La urbo, kiu laŭ la plano estu pli granda ol Novjorko, estos transnacia ekonomia zono kiu havos propran leĝaron, impostojn kaj aŭtonoman juran sistemon[1] kaj funkcios per suna kaj venta energioj kaj kun nulo-CO2-eligoj. Neom estas parto de la tn. Saudi Vision 2030, kiu celas redukti la dependecon de la lando de petrolo .

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) ”Saudi Arabia plans to build $500bn high tech mega city 33 times bigger than NY”, rt.com.
  2. (en) The Line”, arkivita de la originalo, la 16-an de januaro 2021.
  3. MBS: despot in the desert, The Economist, la 28-an de julio 2022.
  4. (en) ”Neom Bay, Saudi Arabia opens to commercial traffic”,
  5. (en) What does Saudi Arabia’s mega project ‘NEOM’ actually stand for? , AlarabyaNews, la 24-an de oktobro 2017

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en) The Line, Saudi Arabia’s $200 Billion Mega City, YouTube