Neptuno (dio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neptuno estas dio en romia mitologio. Kiel la greka Pozidono, li estas dio de la maro. Li kaj liaj fratoj Jupitero kaj Plutono renversis ilian patron Saturnon, la ĉefdio de la generacio de la Titanoj. Neptuno donis al la homo la ĉevalon, kaj lia besto estas la ĉevalo. Sed ofte li rajdas la blankajn ondojn de la maro sur delfeno, tenante en la mano sian tridenton. Neptuno estis ankaŭ dio de tertremoj. Lia festotago en la antikva Romo estis la 23-a de julio.

Neptuno donis sian nomon al la planedo Neptuno. Du grandaj Neptunaj lunoj, Tritono kaj Nereida akompanas la planedon, kiel en la mitologio la tritonoj (marviroj) kaj la nereidoj (marvirinoj) iam akompanis la dion de la maro.

Vidu ankaŭ