Neue Bach-Ausgabe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neue Bach-Ausgabe
urtext edition • catalogue of classical compositions
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Eldonejo Bärenreiter-Verlag
vdr

Neue Bach-Ausgabe (trad. Johann Sebastian Bach: Noveldono de ĉiuj verkoj; mallonge laŭ la germana nomo: NBA) estas historia- kritika kompleta eldono de ĉiuj verkoj de la komponisto Johann Sebastian Bach (1685–1750). Ĝin eldonis Johann-Sebastian-Bach-Institut je Göttingen (fermita fine de 2006) kaj Bach-Archiv je Lepsiko. En 1954 aperis la unua volumo en la muzikeldonejo Bärenreiter-Verlag. En junio 2007 NBA estis finita per solenaĵo okaze de la Bach-Festivalo je Lepsiko.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La eldono ampleksas en ok serioj 96 notovolumojn, la apartenantajn kritikajn raportojn kaj 5 suplementvolumojn:

  • 1. Kantatoj (46 volumoj)
  • 2. Mesoj, pasionoj, oratoriaj verkoj (9 volumoj)
  • 3. Motetoj, ĥoraloj, kantoj (4 volumoj)
  • 4. Orgenverkoj (11 volumoj)
  • 5. Pianaj kaj liutaj verkoj (14 volumoj)
  • 6. Ĉambromuziko (5 volumoj)
  • 7. Orkestroverkoj (7 volumoj)
  • 8. Kanonoj, Musikalisches Opfer, La arto de la fugo (2 volumoj)
  • Suplemento, Bach-dokumentoj (5 volumoj)

La notovolumoj enhavas krom antaŭparolo selekton da faksimiloj de la ĉi-rilataj fontoj. Pri ĉiu notovolumo aperas aparte kritika raporto, kiu priskribas ĉiujn fontojn, konserviĝintajn pri verko, kaj ilia interdependeco kaj krome komunikas ĉiujn fidindajn indikojn pri la ekesto de komponaĵo kaj pridiskutas eldonajn problemojn. Krom la komplete konserviĝintaj verkoj en la volumoj de la unuopa serioj troviĝas ankaŭ postlasitaj fragmentoj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Neue Bach-Ausgabe proponas kiel prateksto-eldono al scienco kaj praktiko fidindan nototekston. Ĝiaj rigidaj filologiaj metodoj estis fakte aŭtoritata por la moderna kritika-scienca eldonado en la dua duono de la 20-a jarcento.

La laboroj pri NBA rezultigis novmalkovroj de perdiĝintaj komponaĵoj kaj povis klarigi demandojn pri aŭtenteco je la konata verkaro. Precipe tamen la konfrontado kun la fontoj je la verkoj de Bach kondukis al vasta korektado de la kronologio kaj per tio samtempe kreis la bazon por la revizio de la nuntempa imago pri Bach.

En sia rezulto NBA respegulas konsiderindan pecon da historio de Bach-esploro. La germana muzikscienco de la dua duono de la 20-a jarcento dankas al ĝi grandparton de sia renomo. Kaj laste, sed ne balaste: dirigentoj, soloistoj kaj ensembloj tutmonde ekkonis la normon, kiun starigis Neue Bach-Ausgabe, kaj faris ĝin bazon por siaj prezentadoj.

Ekestohistorio[redakti | redakti fonton]

Jam en 1950 la centraj aranĝoj pro la 200-a mortdatreveno de Bach en Göttingen kaj Lepsiko ekigis decidan impulson por nova kritika eldono de la kompleta verkaro. Ke ĝi estis utiligata en ekonomie ankoraŭ necerta epoko, dankendas al sciencistoj kiel Friedrich Blume, Max Schneider, Friedrich Smend kaj Heinrich Besseler, la mecenatoj Bernhard Sprengel kaj Otto Benecke kaj al la riskema iniciatemo de eldonisto Karl Vötterle.

La samtempa rekomendo de Neue Bachgesellschaft, realigi ĉi tiun unuan grandan eldonprojekton post la Dua Mondmilito kiel tutgermana entrepreno kaj per tio konfirmi la maldivideblecon de la germana kulturo, trovis konsenton en la tuta mondo. Kiel eldonejoj Bach-Archiv Leipzig kaj Johann-Sebastian-Bach-Institut Göttingen proponis la plej bonajn antaŭkondiĉojn por la faka prizorgado, ĉefe portataj de la Bach-esploristoj Werner Neumann kaj Alfred Dürr, kiuj faris la noveldonon sia vivoverko. En la eldonistan prizorgadon, transdonata en 1951 al Bärenreiter-Verlag je Kassel deflanke de la federacia registaro, oni enigis kiel partneron la eldonejon Deutscher Verlag für Musik, novfonditan en en 1954 je Lepsiko, ĝis la fino de la Germana Disdivido. La komence anoncita projektotempo de 15 ĝis 20 jaroj baldaŭ montriĝis ne realigebla. La kreskintaj pretendoj, kiujn scienco kaj praktiko starigis al moderna eldono, postulis multe pli grandan elspezon. En 2007 NBA estis finfarita. Jam fine de 2006 oni do malfondis la instituton Johann-Sebastian-Bach-Institut Göttingen.

Revizio de Neue Bach-Ausgabe[redakti | redakti fonton]

Komence de februaro 2010 Bach-Archiv Leipzig kaj la eldonejo anoncis reviziitan version de unuopaj volumoj. Dum la jardekoj de labortempo por Neue Bachausgabe oni malkovris novajn fontojn, kaj ekestis novaj komprenoj, kiuj apartakaze konsilis revizion de la aperintaj volumoj. Komence estas planitaj 15 volumoj; meze de 2010 devas aperi kiel unua h-Moll-Messe. Anoncitaj estas kelkaj kantatoj el Vajmaro, Johannespassion, la motetoj, violonsonatoj, la Suitoj por violonĉelo sola kaj aliaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Neue Bach-Ausgabe » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3282172 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)