Saltu al enhavo

Neustadtl an der Donau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neustadtl an der Donau
Preĝejo en Neustadtl
Preĝejo en Neustadtl
Preĝejo en Neustadtl
Foira komunumo
komunumo de Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Aŭstrio
Fed. lando Malsupra Aŭstrio
Regiono Mostviertel
Distrikto distrikto Amstetten
Ĝemelurboj Novurbo en Eŭropo
Poŝtkodo 3323
Aŭtokodo AM
Telefonkodo 07471
Kodo laŭ AGS 3 05 21
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 167  (2025) [+]
Loĝdenso 45 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 12′ N, 14° 54′ O (mapo)48.19333333333314.902777777778Koordinatoj: 48° 12′ N, 14° 54′ O (mapo) [+]
Alto 507 m [+]
Areo 47,89 km² (4789 ha) [+]
Horzono MET
Neustadtl an der Donau (Malsupra Aŭstrio)
Neustadtl an der Donau (Malsupra Aŭstrio)
DEC
Situo de Neustadtl an der Donau
Neustadtl an der Donau (Aŭstrio)
Neustadtl an der Donau (Aŭstrio)
DEC
Situo de Neustadtl an der Donau

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Neustadtl an der Donau [+]
vdr

Neustadtl an der Donau estas bazara komunumo en distrikto Amstetten en Malsupra Aŭstrio. Komence de la jaro 2025 en la komunumo vivis 2 167 loĝantoj sur areo de 47,89 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 45 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Grein, Sankt Nikola an der Donau, Nöchling, Sankt Martin-Karlsbach, Blindenmarkt, Sankt Georgen am Ybbsfelde, Viehdorf kaj Ardagger.

La komunumo situas sur la alt-ebenaĵo Neustadtler Platte, kiun la rivero Danubo parte trarompas, parte ĉirkaŭfluas laŭ duoncirklo kun radiuso de kvar kilometroj. Neustadtl situas proksimume en la centro de tiu duoncirklo. La komunumaj partoj Freyenstein kaj Hößgang situas ĉe Danubo, do nur 230 ĝis 240 metrojn super marnivelo, malpli ol la duonon de la komunuma centro.

Al la komunumo apartenas la neloĝata danuba insulo Wörth ĉe Hößgang; ĝi longas ĉirkaŭ 750 metrojn kaj dividas la Danubon al du proksimume samlarĝaj brakoj.

Neustadtl an der Donau membras en la urbo-partnereca laborgrupo Novurbo en Eŭropo.

Setla strukturo

[redakti | redakti fonton]

Neustadtl konsistas el jenaj setlejoj (parenteze la loĝantaro je 2011-10-31):

  • Berghof (206)
  • Freyenstein (106)
  • Hößgang (144)
  • Kleinwolfstein (287)
  • Nabegg (264)
  • Neustadtl-Markt (492)
  • Neustadtl-Umgebung (180)
  • Schaltberg (154)
  • Windpassing (251)

Neustadtl-Markt kaj Neustadtl-Umgebung kune formas unu katastrejon, la aliaj partoj estas apartaj katastrejoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]