Neutor-turo (Arnstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neutor-turo
urba pordego
Lando Germanio vd
Situo Arnstadt
Situo
Geografia situo 50° 49′ 55″ N, 10° 56′ 39″ O (mapo)50.831864410.9441147Koordinatoj: 50° 49′ 55″ N, 10° 56′ 39″ O (mapo)
Neutor-turo (Turingio)
Neutor-turo (Turingio)
DEC
Neutor-turo
Neutor-turo
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Neutor-turo
Map
Neutor-turo
vdr

La Neutor-turo (germane Neutorturm) estas unu el du konservitaj pordegoj el la je la fino de la 19-a jc grandparte detruita, iam impresega ĉirkaŭfortikaĵo de Arnstadt.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kune kun Ried-turo konserviĝis kiel dua pordego la Neutor-turo. Pro minaco fare de husitoj la loĝantoj volis protekti sin kaj tiucelen plisolidigis la murojn en la 15-a jc. Tiam konstruitis la Neutor-turo, nomita ankaŭ Hohe Mauer, kiu nur poste enkorpigitis en la remparojn fortikaĵajn.

La unua mencio estis en la jaro 1418-a. Por la konstruo oni uzis kalkŝtonojn el la ŝtonrompejo de Gossel. Nur en 1448 la mezepoka konstruaĵo ricevis la okangulan supran etaĝon kun pinto. Jam 1588 necesis renovigi la suprajn etaĝojn kaj en 1789 oni metis orumitan spajron.

Funkcioj[redakti | redakti fonton]

Tasko de la turprizorgantoj estis i.a. la protekto kontraŭ incendioj. Sekve ĝis la fino de la 19-a jc loĝis en la turo fajrogvardisto kies devo estis alarmi la urbanojn kontraŭ ebla fajro.

En 1962 transloĝiĝis tien ĉi la fakgrupo ornitologio de la ŝtata GDR-kulturasociaro Deutscher Kulturbund.

La duobla muro kaj la foso ĉe la turo ĝis nun konserviĝis. Ekde 1942 jam ne estas sonorilo en la turo: ĝin oni fandis pro militaj bezonoj. Post profundaj restaŭradlaboroj la turo remalfermitis en 1980.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto prenita el listo pri monumentoj en la Distrikto Ilm.[rompita ligilo]