Gossel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gossel
Blazono
Gossel (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Gossel in IK.svg
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Ilm
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Oberes Geratal
Urborajtoj
Koordinatoj 50°47′59″N 10°50′59″O  /  50.79972°N, 10.84972°O / 50.79972; 10.84972 (Gossel)Koordinatoj: 50°47′59″N 10°50′59″O  /  50.79972°N, 10.84972°O / 50.79972; 10.84972 (Gossel)
Alto super la marnivelo 490 m
Areo 13,52 km²
Loĝantaro 465 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 036207
Poŝtkodo 99338
Aŭtomobila kodo IK
Oficiala Municipokodo 16070023
Komunumestro Andreas Gundermann
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Hauptstraße 2
Oficiala retejo http://www.gemeinde-gossel.de
v  d  r
Information icon.svg

Gossel estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Oberes Geratal. Fine de la jaro 2015 la komunumo havis 465 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gossel troviĝas sur la t.n. Altebenaĵo de Gossel (Gosseler Plateau) kiu estas parto de la t.n. Ohrdruf-tavolo; temas pri ĉ. 500 m alta konkokalkaĵo. La menciita altebenaĵo kovras la sudokcidentan parton de la vilaĝa teritorio. Norde la Jonas-valo atingas la komunumon. Ĝi formas pitoreskan ne tute 100 metrojn profundan tranĉaĵon en la Ohrdruf-tavolon. La partoj norde de Jonas-valo estas plenaj da arboj kaj apartenas jam al armea trejnareo. En la oriento de Gossel en la direkto de la najbara vilaĝo Espenfeld estas ankaŭ arbaroj. Uestaj najbaraj komunumoj estas Crawinkel kaj Wölfis, sude estas Liebenstein. La Turingia arbaro komenciĝas ĉ. 5 kilometrojn for sudueste de Gossel. Aliaj najbaraj komunumoj estas, dekstrume kaj de nordo, Amt Wachsenburg, Arnstadt, Plaue, Liebenstein, Crawinkel, Wölfis.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua endokumenta mencio de Gossel estis en 1142. En la 10.7.1671 kvar fulmotondroj bruligas ne nur 34 domojn sed ankaŭ la preĝejon kun turo kaj sonoriloj. Pluse koleris hajloj damaĝantaj la rikolton. Tio okazis nur kelkajn jardekojn post la Tridekjara milito, dum kiu svedoj marodantaj malkondutegas surloke. Ĝis la fino de la 18-a jarcento komercado gravis: same kiel en Crawinkel plusendantaj agentoj kaj koĉeroj sekurigis transporton de varoj lokoj al Norda Germanujo kaj suden, trans la Turingia arbaro al Nürnberg kaj Frankfurto ĉe Majno. Reveninte ili alportis kafon, teon, sukeron, spicojn kaj aliajn gravajn aferojn pro la regionanaro.[1] La vilaĝo apartenis al la distrikto historia "Amt Wachsenburg" kiun ekposedis en 1640 la dukoj de Sachsen-Gotha, en 1672 la dukoj de Sachsen-Gotha-Altenburg kaj en 1826 la dukoj de Sachsen-Coburg kaj Gotha.


Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kirko[redakti | redakti fonton]

La Mario-kirko konstruitis en la mezo de la 13-a jarcento kiel monaĥeja kirko. La nuna aspekto estas nur de 1581. Tion atestas ankaŭ enskribo sur ŝtona tabulo muntita surkirkvande. En 1675 alikonstruitis ĝi pro fajrego ankaŭ danke al helpto de lia duka moŝto Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg). La frubaroka interno estiĝis ĝis 1680. La galerioj havas scenojn bibliajn (de 1703). En 1860 alvenis orgeno farita de la firmao Knauf kun orgenfasado el la ateliero de Ratzmann (antaŭ 1850). Dum novaranĝo en 1979 la altaro translokitis disde niĉo ĥoreja al sia nuna loko. Kie ĝi estis estinta antaŭe troviĝas hodiaŭ eta baptisterio.

Memorejoj, moroj kaj ŝtonaj krucoj[redakti | redakti fonton]

Sur la tombejo memorigas tomboj kaj memorŝtono la morton de sep viktimoj el la tempo de naziismo. De iamaj sep ŝtonaj vojrandaj krucoj hodiaŭ ankoraŭ tri ekzistas. Ĝis 1993 oni ankoraŭ povis pruvigi la ekzaktan lokon de ĉiuj sep krucoj. Tiu ĉi nido da vojrandaĵoj troviĝas sur la bone videbla monto Ebanotte sur kiun kondukis gravega strato al Arnstadt. Jam de 1912 praktikatas la kutimo de Osterpfitzen, dumpaska ritualo por junaj malinaj adoleskintoj.

Gravaj personoj kun rilatoj al Gossel[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Johann Georg August Galletti: Geschichte und Beschreibung des Herzogthums Gotha, Gotha 1780, p. 319