Neusiß

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neusiß
Neusiß (Germanio)
Neusiß (Germanio)
DEC

Map

komunumo en Germanio • komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Ilm
Komunumo Plaue
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036207
Poŝtkodo 99338
Aŭtomobila kodo IK
Oficiala Municipokodo 16070037
Politiko
Komunumestro Eberhard Günschmann
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Bahnhofstr. 59a
98716 Geraberg
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 45′ N, 10° 53′ O (mapo)50.74555555555610.888055555556Koordinatoj: 50° 45′ N, 10° 53′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 400 m
Areo 4,49 km²
Oficiala retejo http://www.geratal.de/neusiss/
vdr

Neusiß estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio, kaj ekde januaro 2019 estas parto de la urba komunumo Plaue. Fine de la jaro 2017 la loĝloko havis 214 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio estis la 5-an de novembro 1427. Ĝis 1704 pro diversaj kvereloj inter dinastioj (precipe de Henneberg) fariĝis ofta ŝanĝiĝo de regado.

Sporto[redakti | redakti fonton]

La en 1963 fondita rajd-societo kreis rajdad-terenon, kiu longtempe allogis multajn vizitantojn al la ĉiujara derbio turingia. Krome estas Neusiß elirpunkto de multaj migradopadoj (ekz. en la Cyrau-valo). En la vilaĝo troviĝas ankaŭ belega hundo-sportejo.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La protestantisma kirko de 1841 estas hala kiu anstataŭigis kapelon. Ĝi inter 1991 kaj 1993 restaŭritis. Ĝi havas uestan turonk un maloblikva, ardezita spajro kaj lanterno, kaj plurangulan apsidon. Ene estas ebena plafono el ligno. Supre de la duetaĝaj galerioj estas norde kaj sude kvaronronda volbo. La pli malsupra galerio ĉirkaŭkondukas uestflanke.[1]
  • Krom la bela preĝejo estas en Neusiß du monumentprotektitaj putoj, el kiu unu ankoraŭ funkcias. La puto en la malantaŭa vilago (Hinterdorf) estis farita de ununura roko. Ambaŭ putojn ornamis blazono de la princoj de Henneberg kaj Saksio.
  • En la muelejo Grundmühle ĝis 1956 greno muelitis. Ĝi jam en 1703 responsis por pluraj vilaĝoj en la medio.
  • En la kadro de vilaĝonovigprogramo starigitis en 1998 nova ejo por la fajrobrigado; la saman jaron malnova fajroestingtekniko cedidis al pli moderna.
  • La en 1698 konstruita lernejo ĉepreĝeja alikonstruitis en 1908 funkciinte ĝis 1973 ekde kiam la vilaĝaj infanoj instruitis en la lernejo en la kerno de Plaue. Ekgastis surloke la administrado komuna; la salonoj utiligatas por diversaj spektakloj kaj kunvenoj.
  • Jam en 1938 ekfunkciis la unua eta infanĝardeno (en la komunuma ejo). Inter 1948 kaj 1950 necesis konstrui novan vartejon ĉar intertempe normalis ankaŭ por la virinoj havi metion. Samloke faritis en 1995 publika ludejo kaj en 2000 oni komencis, en nove restaŭrita ejaro, prizorgi ankaŭ infanojn el najbaraj komunumoj. Fine la infanĝardeno malfermitis en 2007 kaj la infanoj transportitis je vartiĝo al Martinroda.
  • Parkoj: Unu puto staras sur Linden-placo; ĝi ornamatas paske kaj pentekoste kaj estas ŝatata renkontiĝloko kaj okazigejo por komunumaj festoj. La "Parko ĉe la posta gastejo" havas ĉirkaŭbaraĵon. Antaŭ la starigo de la Porjunula klubo kunvenadis surloke genjunuloj vilaĝaj tie.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen. Dua eldono, Deutscher Kunstverlag, München 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 878.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]