Witzleben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Witzleben
Blazono
Witzleben in IK.svg
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Ilm
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Riechheimer Berg
Urborajtoj
Koordinatoj 50°49′22″N 11°06′45″O  /  50.82278°N, 11.1125°O / 50.82278; 11.1125 (Witzleben)Koordinatoj: 50°49′22″N 11°06′45″O  /  50.82278°N, 11.1125°O / 50.82278; 11.1125 (Witzleben)
Alto super la marnivelo 365 m
Areo 22,60 km²
Loĝantaro 639 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 036200
Poŝtkodo 99310
Aŭtomobila kodo IK
Oficiala Municipokodo 16070054
Subdivido 3 komunumopartoj (Ortsteile)
Komunumestro Peter Urspruch
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Zimmergasse 42
Oficiala retejo http://www.vg-riechheimer-berg.de/vorstellung/vorstellung_witz.htm
v  d  r
Information icon.svg

Witzleben estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Riechheimer Berg. Fine de la jaro 2015 la komunumo havis 639 loĝantojn. Najbaraj komunumoj estas Osthausen-Wülfershausen, Kranichfeld , Ilmtal kaj Bösleben-Wüllersleben. Witzleben konsistigas tri kvartaloj, nome Achelstädt, Ellichleben kaj Witzleben.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua mencio estis inter 822 kaj 842 en registro de donacotaĵoj al la monakejo en Fulda.[1]

Witzleben estas la lulilo de la malnova turingia dinastio de Witzleben-oj. Ilia burgo estas hodiaŭ forlasita loko troviĝinta ĉ. unu kilometrojn sude de la vilaĝo, sur Hobel kontraŭe al la supra Wolfstal-foso. Apartenis al la burgo granda bieno kavalira. Ĉe la okcidenta limo estis la mezepoka bieno Gommerstedt.

En la 19-a jarcento troviĝis enlageto ĉevalferoj, kiujn kelkaj taksas hunaj; estas ankaŭ la opinio ke temas ne pri restaĵoj de dronintaj rajdistoj sed simiple pri spuroj de iama ĉelageta forĝejo.[2] En 1923 aktivis agrikulture sur la bieno de 144 hektaroj la luprenanto E. Köllner.[3]

Je la fino de la 12-a jarcento konstruitis la kirkoturo, en la 12-a jc la kirkonavo. En al malfrua Mezepoko tre gravis la kultivado de isato, estas eĉ izatidmuelejo en Witzleben. Dum la Tridekjara milito la vilaĝanoj tre suferis. En 1797 incendio terure furiozis damaĝante preĝejon, ekleziajn registrojn, paroĥestrejon kaj la menciitan grandbienon.

Ĉe la fino de la Dua mondmilito koncentrejanoj pelitis fare de Schutzstaffel ankaŭ tra Witzleben; tomboj de 20 viktimoj de la nacisocialismaj taĉmentoj videblas sur la loka tombejo.[4]

En la 11-a de aprilo 1945 detruitis 140 kaj damaĝitis 70 konstruaĵoj de sume 300 per bombardatakoj. usonaj. En aŭtuno 1945 senproprietigitis la bieno fare de la komunistoj kaj la loĝejaj eroj eĉ malkonstruitis. En 1960 estiĝis la lastaj devigaj kolektivigoj. En 1967 instalitis granda grasigejo de porkoj (LPG Tierproduktion). En 1979 uragano sentegmentis multajn konstruaĵojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Magdaleno-kirko en Witzleben
  • Preĝejo Sankta Magdaleno: La protestantisma kirko kontruitis ĝis la komenco de la 13-a jarcento kaj havas diversajn specialaĵojn arkitekturajn. Ĉirkaŭ 1500 malfrugotikaj fenestroj kaj portalo instalitis ĉe la suda vando de la kirkonavo. Restaŭrado faritis ĉe la fino de la Tridekjara milito kaj ankaŭ pligrandiĝo. En 1820 akiritis orgeno konstruita fare de s-ro Witzmann el Stadtilm. La antaŭejo en la tura teretaĝo separatas per vitro disde la ĉefa navo. En la ĥorejo troviĝas mallarĝa ambono el la 18-a jc kun du kolonoj nigraj kies kapiteloj estas oraj. Restaŭradlaboroj finitis en 1936 kaj en 1977. Sude kaj norde estas du galerioj, ueste la supra galerio estas ĉirkaŭanta. Sur tabuloj estas bibliaj versetoj.
  • Monumento por la partoprenintoj falintaj kaj malfalintaj de la Francia-Prusia Milito, donacite fare de certa kapitano von Witzleben
  • Monumento por la falintaj kaj perdiĝintaj soldatoj de la Unua mondmilito
  • Memorigŝtono por la mortoj de la 11.4.1945 surtombejo
  • Izatidmueleja ŝtonokaj frua sonorilejo ĉe la ĉefŝoseo. La kampanileto gastigis nedaŭre en 1840 la sonoriloojn el kadukiĝinta kirkoturo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wolfgang Kahl: Ersterwähnung Thüringer Städte und Dörfer. Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, 2010, ISBN 978-3-86777-202-0, p. 317.
  2. Hansjürgen Müllerott: Sagen, Fabeln und romantische Geschichten aus dem mittleren Thüringer Wald und dessen Vorland. Arnstadt 1995/1996, ISBN 3-910132-54-5, p. 140.
  3. Jürgen Gruhle: Schwarzbuch der Bodenreform - Thüringen-.
  4. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes - Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933-1945 (Hg.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933-1945, Reihe: Heimatgeschichtliche Wegweiser Band 8 Thüringen, Erfurt 2003, p. 150, ISBN 3-88864-343-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]