Niĝeria nacia teamo de futbalo
| Niĝeria nacia teamo de futbalo | ||
|---|---|---|
la teamo en novembro 2017 | ||
| asocio | Nigeria Football Federation Niĝeria Futbala Federacio | |
| konfederacio | CAF | |
| manaĝero | Éric Chelle (ekde 8-a de januaro 2025) | |
| unua matĉo | 1949 | |
| plej granda gajno | 1959 | |
| plej granda perdo | 1955 | |
| Futbala Mondpokalo | ||
| aperoj | 4 (unuafoje en 1994) | |
| plej bona rezulto | okonfinalo 1994 kaj 1998 | |
| Afrika Pokalo de Nacioj | ||
| aperoj | 16 (unuafoje en 1963) | |
| plej bona rezulto | venko 1980 kaj 1994 | |

La Niĝeria nacia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1949. Ĝi agas sub la organizado de la Niĝeria Futbala Federacio (angle Nigeria Football Federation), nacia federacio de la Konfederacio de Afrika Futbalo (france Confédération Africaine de Football, mallongigite CAF) kaj kompreneble, de la tutmonda Federacio Internacia de Futbalo Asocia (france Fédération Internationale de Football Association, mallongigite FIFA). Tiel-ĉi, la du plej gravaj turniroj, kiuj poe okazas ĉiujn kvar jarojn, estas la Afrika Pokalo de Nacioj kaj la Futbala Mondpokalo.
Ĉeftrejnisto ekde 8-a de januaro 2025 estas Éric Chelle, kaj la teamestro, do aparte sperta aktiva teamano, ekde estas Mikel John Obi. La unua internacia matĉo estis kontraŭ Sieraleono en tiu jaro. Enlande la teamo ricevis la kromnomon Super Eagles - "superaj agloj".
Sesfoje la teamo kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo - unuafoje en 1994. La teamo ankaŭ aktuale partoprenas en la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Deksepfoje ĝi partoprenis en la turniro pri la Afrika Pokalo de Nacioj, unuafoje en 1963, kaj trifoje venke atingis la pokalon, en 1980, 1994, kaj 2013. Krome la teamo gajnis la oran medalon pri vira futbalo en la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta, Usono, kaj la arĝentan medalon en la Somera Olimpiko 2008 en Pekino, Ĉinio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la Niĝeria Futbala Federacio (angle)
