Nico Montigiani

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nico MONTIGIANI estas itala amatora astronomo.

Li estas ano de la Associazione Astrofili Fiorentini[1] kaj observas elde la Observatorio de San Polo a Mosciano en Scandicci. En kunlaboro kun Massimiliano Mannucci, li malkovris la asteroidon 16847 Sanpoloamosciano la 8-a de decembro 1997.[2]

Krome, li kontribuis elmontri la kometan econ de la objekto 277P/LINEAR, komence identigita kiel asteroido.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]