Nights in White Satin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Nights in White Satin" (Blanksatenaj noktoj) estas kanto de the Moody Blues, verkita kaj komponita de Justin Hayward. Ĝi aperis por la unua fojo en la segmento "The Night" (La nokto) en la konceptalbumo Days of Future Passed. Kiam ĝi estis publikigita kiel unuopaĵo en 1967, ĝi atingis numeron 19an en la brita pintolisto "UK Singles Chart" kaj la numeron 103an en Usono en 1968. Ĝi estis la unua grava produktaĵo de la bando ekde "Go Now" kaj ilia ĵusa ŝanĝo en la membraro, en kiu Denny Laine kaj Clint Warwick foriris kaj Hayward kaj John Lodge estis aliĝintaj.

Kiam ĝi reaperis en 1972, la unuopaĵo atingis la numeron duan en Usono dum du semajnoj en la sukcesa pintolisto Billboard Hot 100 (malantaŭ "I Can See Clearly Now" de Johnny Nash) kaj atingis la numeron unuan ĉe gazeta Cash Box Top 100, kio faris ĝin la plej sukcesa unuaopaĵo de la bando en Usono. Ĝi akiris oran atestilon pro vendoj de ĉirkaŭ unu miliono da usonaj ekzempleroj (platena atestilo ne estis instituciita ĝis 1976). Ĝi aingis ankaŭ la numeron unuan en Kanado. Post du semajnoj en la #2, ĝi estis anstataŭita de "I'd Love You to Want Me" de Lobo. Ĝi atingis sian plej altan britan pozicion tiun jaron en la numero 9a. Kvankam la kanto ne eniris en la oficiala novzelanda pintolisto, ĝi atingis #5 en la listo de la gazeto New Zealand Listener kompilita el la voĉdonoj de legantoj en 1973.[1]

La kanto ĝuis ripetan listigon en pintoj de sukcesoj en la sekvaj jardekoj. Ĝi pintis denove en Britio kaj Irlando en 1979 atingante #14 kaj #8, respektive. La kanto pintis denove en 2010, atingante numeron 51a en la British Official Singles Charts (Brita Oficiala Sukcesaro de Unuopaĵoj).[2] Ĝi estis versiigita ankaŭ de nombraj aliaj artistoj, ĉefe Giorgio Moroder, Elkie Brooks, kaj Sandra Cretu.

Bandanoj[redakti | redakti fonton]

  • Graeme Edge – drumoj, perkutado, voĉo
  • Ray Thomas – fluto, harmoniko, saksofono, perkutado, voĉo
  • Mike Pinder – klavaroj, voĉo
  • Justin Hayward – gitaro, voĉo
  • John Lodge – basgitaro, gitaro, voĉo
  • kun: Peter Knight – dirigento, aranĝoj; kaj The London Festival Orchestra

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "flavour of new zealand - search listener". Arkivigite je 2018-11-09 per la retarkivo Wayback Machine www.flavourofnz.co.nz.
  2. "Official Singles Chart Top 100". Official Singles Charts. 11a de Decembro 2010. Alirita la 19an de Septembro 2019.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nights in White Satin en la angla Vikipedio.