Nigra kukolkolombo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Turacoena modesta
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Turacoena modesta | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nigra kukolkolombo (Turacoena modesta) estas specio de birdoj de la familio Kolombedoj kaj genro Reinwardtoena, kies komponantoj estas konataj kiel kukolkolomboj, pro siaj longaj vostoj. Tiu specio estas trovebla kiel endemio en Timoro kaj en Wetar. Ties naturaj habitatoj estas tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj kaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. Ĝi estas minacata per habitatoperdo.

Ĉefa trajto de tiu nigreca malhelgriza kolombo estas la hela flaveca vizaĝo kaj ruĝeca okulringo. En nuko kaj dorso estas verdaj irizecoj.
La genro estis enkondukita en 1854 fare de la franca natursciencisto Charles Lucien Bonaparte.[1] La tipa specio estas precize la Blankvizaĝa kukolkolombo mem (Turacoena manadensis).[2][3] La nomo Turacoena kombinas la genronomon Turacus enkondukitan de la franca natursciencisto Georges Cuvier en 1800 kaj la radikon de la Antikva greka oinas kun la signifo "kolombo".[4]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bonaparte, Charles Lucien (1854). “Coup d'oeil sur les pigeons (troisième partie)”, Comptes Rendus Hebdomadaires des Séances de l'Académie des Sciences (fr) 39, p. 1102–1112 [1112].
- ↑ Gray, George Robert. (1855) Catalogue of the Genera and Subgenera of Birds Contained in the British Museum. Londono: British Museum, p. 150.
- ↑ (1937) Check-List of Birds of the World Volume 3. Harvard University Press.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
|