Nigrozona kapito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrozona kapito
Nigrozona kapito (paro)
Nigrozona kapito (paro)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Capito
Specio: C. dayi
Capito dayi
(Cherrie, 1916)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrozona kapito (Capito dayi) estas specio de birdoj de la familio de Ramfastedoj aŭ de propra familio de Kapitonedoj, laŭ kelkaj fakuloj, sed ĉiukaze parencoj de tukanoj, tukanetoj, Sudamerikaj barbuloj ktp.

La masklo havas tre rimarkindan kaj kontrastan ruĝan kronon, nigran vizaĝon kaj helgrizan fortikan bekon. La dorso estas nigra, sed tie videblas blankaj markoj en la ŝultroj, centro de flugiloj kaj vostobazo. Subvizaĝo, ĉirkaŭokula areo kaj gorĝo estas brunecaj kaj la subaj partoj estas blankaj escepte de nigra larĝa horizontala zono en la supra ventro (kio nomigas la specion), dum la suba ventro montras flavecajn nuancojn. La anusa areo estas ruĝa.

Ĝi troviĝas iomete en Bolivio kaj ĉefe en relative eta areo de sudokcidenta Amazonio en Brazilo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, kie estas fruktarboj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]