Nikolin'

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nikolin' estas Esperanta artistnomo de Nicole PAIROUX, kantistino el belga deveno, unu el la tri profesiaj kiuj akompanis sin per gurdo, en la franclingvaj landoj de Eŭropo.

Post memstara debuto per 45-turna disko en 1986, LF-koop rimarkis kaj lanĉis ŝin per la kasedo "Invito al ĝojo" (1988). Sekvis tre kreiva jaro 1989, kun la kasedoj "Nur per amo" kaj "Jula lando", la 33-turna disko "La Esperanto-knabino", la muzika filmo Kiam Parizo estis Parizo eĉ por ni esperantistoj.

Nikolin' produktis ĉe LF-koop ankaŭ lulkantan kasedon "Laŭ lula ondo" kaj kompaktan diskon "Inter du amsezonoj" (1993).

Dotita je nature ĉarma kaj freŝa voĉo, ŝi interpretis tekstojn tradukajn aŭ originalajn interalie de Georges Lagrange, Perla Martinelli, Claude Piron kaj precipe Giorgio Silfer. Ŝi kunlaboris ankaŭ por Esperanta Songazeto.

Post multaj sukcesaj prezentoj kaj turneoj, ofte organizitaj de LF-koop, ŝi retiriĝis el la scenejo meze de la 1990aj.

diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Inter du am-sezonoj (1993)
    1. Mirinda urbo (Filho - Perina)
    2. Ke ĉiuj iru al infero (Chaves)
    3. Melodio (Rubinstein - Farkas)
    4. Blanka Kristnasko (Berlin - Martinelli)
    5. Afrika julkanto (popola ruanda - Silfer)
    6. La jaro baldaŭ for (popola skota - Silfer)
    7. Fia Pariz' (Ferré - Piron)
    8. Muziknotoj tri (Delerue - Colpi - Lagrange)
    9. Marĵonela (Lemarque - Revil - Silfer)
    10. La tempo ĉeriza (Clément - Anonima)
    11. La bona formiko (Tarallo - Silfer)
    12. La Esperanto-knabino (Tarallo - Silfer)
    13. Serena lulkanto (Tarallo - Silfer)
    14. Somertemp' (Gerschwin - De Bose Heyward - Martinelli)
    15. Sur la place (Brel)
    16. Il pleut sur Bruxelles (Shuman)
    17. Les feuilles mortes (Kosma - Prevert)
    18. Padam (Glanzberg - Contet)
    19. Jam temp' està (Moustaki - Silfer)
    20. La stagione del tuo amore (De André - Silfer)
    21. Lulkanto (Mikola - Cappelle/József - Kalocsay)
    22. C'est beau la vie (Ferrat)
  • Laŭ lula ondo (1990)
    1. Serena lulkanto
    2. Ho bebo ekdormu jam
    3. Siberia lulkanto
    4. Vi kuŝu neste bela beb'
    5. Tenere ĉirpas gril'
    6. Bonan nokton
    7. Israela lulkanto
    8. Karelia lulkanto
    9. Patrina man'
    10. Vjetnama patrino
    11. Somertemp'
  • Nur per amo (1989)
  • Jula Lando (1988)
  • Invito al ĝojo (1987)
  • Haveno (1984)