Niktibioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Niktibioj
niktibio
niktibio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kaprimulgoformaj Caprimulgiformes
Familio: Niktibiedoj Nyctibiidae
Genro: Nyctibius
Vieillot, 1816
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Sama foto kiel supre, sed kie oni vidas pli proksime la kamuflitan birdon
Nyctibius sp. (Bienparado) (14657148296).jpg
Nyctibius sp. (Bienparado) (14657148296)

La Niktibiojbranĉuloj estas granda familio de birdoj rilataj al kaprimulgoj kaj podargoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiuj estas noktaj insektovoruloj kiuj ne havas la bridajn harplumojn ĉirkaŭ la buŝo propraj de la veraj kaprimulgoj. Krome ili havas grandegan kapon kaj malgrandan korpon (21 ĝis 58 cm, 37 cm sen kalkuli voston), longajn flugilojn kaj vostojn kaj mallongajn krurojn. Ili ĉasas el gvatejo kiel laniojmuŝkaptuloj. Dumtage ili ripozas rekte en arbostumpoj, kamufle kaj ŝajnas tute parton de la stumpo kaj tiele ili restas tute senmove kaj sentime de malprobablaj eblaj rimarkontoj, pro tio ili estas nomitaj ankaŭ branĉuloj.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Estas sep specioj en ununura genro en tropika Sudameriko:

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas ĉefe insektojn, prenitajn dumfluge, sed ankaŭ vespertojn, lacertojn aŭ birdetojn. Kutime, tiuj birdoj ne ĉeestas urbajn mediojn.

La ino demetas ununuran ovon rekte sur la pinto de stumpo.

En Brazilo[redakti | redakti fonton]

En Brazilo estas multaj legendoj pri tiu populara birdo. Dekomence estas prestiĝa birdoj pro siaj forto kaj maniero eviti predantojn. Krome oni supozas, ke ĝi aperas kiam la luno aperas kaj ties trista kanto sonas kiel “foi, foi, foi...” (portugale: estis, estis, estis...). La legendo diras, ke la birdo estas virino perdinta sian amon. Pro tio, la birdo ricevis la nomon de fantoma birdo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]