Nimrud

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nimrud (ankaŭ akade Kalĥu, biblia Kalaĥ) estis antikva urbo de Asirio. La ruinoj situas 30 kilometrojn sudoriente de la nuntempa urbo Mosul en Irako, ĉe la rivero Tigriso. Nimrud estis fondita dum la 13-a jarcento a.K. kaj dum la 9-a jarcento a.K. iĝis ĉefurbo de Asirio, sub regado de reĝo Aŝur-nasirpal la 2-a. Ĝi estis detruita en la jaro 612 a.K. fare de medoj kaj ĥaldeoj.

Arĥeologio

La unuajn elfosaĵojn faris jam en 1846 la brito Austen Henry Layard. Li trovis restaĵojn de grandaj palacoj kaj fortikaĵoj.

La plej grava religia konstruaĵo estis tiu de Ezida, kiun fondis en 798 la reĝino Samuramat. Tiu religiejo entenis la templon de Tasmetum, kun biblioteko, kromaj alkonstruaĵoj. Oni trovis tie inter alie religiajn kaj magiajn tekstojn, kontraktojn kaj testamenton de la asiria reĝo Aŝur-ahidina (regotempo inter la jaroj 680 kaj 669 a.K.).

La plej grava konstruaĵo de la ekstera urbo estis la 5-hektara fortikaĵo de la asiria reĝo Ŝulmanu-aŝared la 3-a. Oni trovis tie eburajn aĵojn el la 9-a kaj 8-a jarcento a.K..

Literaturo

  • Klaudia Englund: Nimrud und seine Funde. Der Weg der Reliefs in die Museen und Sammlungen. Leidorf, Rahden 2003. ISBN 3-89646-642-9
  • Joan Oates: Nimrud. An Assyrian period city revealed. British School of Archeology in Iraq, Londono 2001. ISBN 0-903472-25-2

Eksteraj ligiloj