Nimrud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri asiria urbo Kalĥu, hebree Kalaĥ. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Kalah (apartigilo).
Nimrud · Kalĥu · Kalaĥ
enira pordego de la garda palaco de Lamassu antaŭ detruado fare de ISIS en 2015
enira pordego de la garda palaco de Lamassu antaŭ detruado fare de ISIS en 2015
enira pordego de la garda palaco de Lamassu antaŭ detruado fare de ISIS en 2015
arkeologia loko • antikva urbo [+]
Koordinatoj36° 5′ 53″ N, 43° 19′ 44″ O (mapo)36.09805555555643.328888888889Koordinatoj: 36° 5′ 53″ N, 43° 19′ 44″ O (mapo)

Nimrud (Irako)
Nimrud (Irako)
DEC
Map
Nimrud · Kalĥu · Kalaĥ
Vikimedia Komunejo:  Nimrud [+]
vdr

Nimrud (jen la moderna araba nomo, origine antikve akade Kalĥu, la biblia Kalaĥ, hebree כָּלַח) estas antikva urbo de Asirio. La ruinoj situas 30 kilometrojn sudoriente de la nuntempa urbo Mosul en Irako, ĉe la rivero Tigriso. Kalĥu estis fondita dum la 13-a jarcento a.K. kaj dum la 9-a jarcento a.K. iĝis ĉefurbo de Asirio, sub regado de reĝo Aŝur-nasirpal la 2-a. Ĝi estis detruita en la jaro 612 a.K. fare de medoj kaj ĥaldeoj.

Arĥeologio[redakti | redakti fonton]

Lamassu, garda flugila taŭro, nun en la Brita Muzeo en Londono
la palacoj de Nimrud reimagitaj laŭ pentraĵo de 1853

La unuajn elfosaĵojn faris jam en 1846 la brito Austen Henry Layard. Li trovis restaĵojn de grandaj palacoj kaj fortikaĵoj.

La plej grava religia konstruaĵo estis tiu de Ezida, kiun fondis en 798 la reĝino Samuramat. Tiu religiejo entenis la templon de Tasmetum, kun biblioteko, kromaj alkonstruaĵoj. Oni trovis tie interalie religiajn kaj magiajn tekstojn, kontraktojn kaj testamenton de la asiria reĝo Aŝur-ahidina (regotempo inter la jaroj 680 kaj 669 a.K.).

La plej grava konstruaĵo de la ekstera urbo estis la 5-hektara fortikaĵo de la asiria reĝo Ŝulmanu-aŝared la 3-a. Oni trovis tie eburajn aĵojn el la 9-a kaj 8-a jarcento a.K..

La terorisma grupiĝo Islama Ŝtato (ISIS) en 2015 intence detruis vastajn partojn de la antikvaj monumentoj - kio ne estas islama, do ĉio kio estas antaŭ la 7-a jarcento de nia erao, ĉiukaze devas esti detruita, kaj kio havas la protekton de Unesko krome aspektas eksterlanda kaj eĉ pli devas atakiĝi per bomboj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klaudia Englund: Nimrud und seine Funde. Der Weg der Reliefs in die Museen und Sammlungen. Leidorf, Rahden 2003. ISBN 3-89646-642-9
  • Joan Oates: Nimrud. An Assyrian period city revealed. British School of Archeology in Iraq, Londono 2001. ISBN 0-903472-25-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]