Nobla mensogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En politiko, nobla mensogo estas asociita kun la falseco de la regantoj cele al konservado de la socia harmonio. Jam Platono referencis al tiu tipo de mensogo en sia verko Respubliko.[1]​ Nomata ankaŭ pia mensogoblanka mensogo, ĝi estas falsa aserto esprimita kun bonvola intenco. Ĝi povas celi la rezulton fari malveron pli akceptebla, klopodante eviti plian damaĝon.[2]​ Ĝi estas plej ofte uzata simple por eviti nenecesajn malkontentojn, sekvojn aŭ sintenojn, kiuj povus esti ĝenerale malagrablaj por iu.

La kredo je supernaturaj agoj de Kristnaska Viro estas unu tre konata ekzemplo de noblaj mensogoj, kiu tiuokaze celas krei ĉe infanoj feliĉon atendi donacojn.

Krom Platono, en filozofio ankaŭ Immanuel Kant per sia koncepto pri kategoria imperativo kaj Leo Strauss alproksimiĝis al la temo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «La mentira noble». Vanguardia. Konsultita la 18an de Aŭgusto 2022.
  2. De la Serna, Juan Moisés. La Mitomanía: Descubriendo al Mentiroso Compulsivo. Tektime. ISBN 978-8873047094.