Noida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
The Great India Place Mall.
IT Parko.

Noida, mallongigo de Nova Oĥla Industria Disvolviga Aŭtoritato, estas planita[1] urbo en Barato sub administracio de la Nova Oĥla Industria Disvolviga Aŭtoritato (nomita ankaŭ NOIDA). Ĝi estas parto de la Nacia Ĉefurba Regiono de Barato. Noida venis al administracia ekzisto la 17an de aprilo 1976 kaj celebras la 17an de aprilo kiel "Noida Tago". Ĝi estis kreita kiel parto de urbaniza trusto dum la polemika Urĝa Periodo (1975–1977). Tiu urbo estis kreita laŭ la UP Industria Aredisvolviga Leĝo pro iniciato de Sanjaj Gandhi. La urbo havas la plej altan enspezon por persono en la tuta Nacia Ĉefurba Regiono. La Noida Aŭtoritato estas inter la plej riĉaj urbaj areoj en la lando.[2] Laŭ provizoraj informoj de la Barata Censoservo, la loĝantaro de Noida en 2011 estis 642,381;[3] el kiuj maskloj kaj inoj estas 352,577 kaj 289,804 respektive.[4] Noida estas fama pro elstaraj, arboliniitaj ŝoseoj kaj konsiderata la plej verda urbo de la lando kun ĉirkaŭ 50% de verda ŝirmo, la plej alta el ajna urbo en Barato. [5][6]

Noida estas situanta en la distrikto Gautam Budh Nagar de la subŝtato Utar-Pradeŝo state. La distriktaj administraciaj sidejoj estas en la najbara urbo Granda Noida. Tamen, la distrikta plej alta registara funkciulo, nome la Distrikta Magistrato (DM), sidejas en Noida. La urbo estas parto de la ento Noida Vidhan Sabha (ŝtata asembleo) kaj de Gautam Budha Nagar (Lok Sabha ento). Ministro de Ŝtato por Kulturo, Turismo de Civila Aviado nome Maheŝ Ŝarma de la Partio de la Popolo de Barato estas la nuna MP de Noida.[7][8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]