Nord-germanaj Rakontoj[2] pritaktas rakontojn el la nordo de Germanujo verkitajn platgermane de Heinrich Bandlow kaj esperantigitajn de Ella Scheerpeltz. Möller & Borel el Berlino eldonis la 54-paĝan libreton ĉirkaŭ 1912. Reeldono aperis en 1924. La Nord-germanaj Rakontoj konstituas la numeron 22 en la serio "Esperanta Biblioteko Internacia".
„ Tiu ĉi libro enhavas kvin rakontojn, kaj ĉiu estas de tiu speco, kiu nepre, devas gajigi la
koron de la plej akra misantropo. Ĝenerale la stilo estas bona, kaj mankas la preseraroj kaj gramatikaj fuŝaĵoj, kiuj bedaŭre tro ofte troviĝas en nia literaturo, Ella Scheerpeltz, la tradukintinon, ni devas gratuli pri ŝia elekto de aŭtoro, ĉar ŝi konigas al la Esperantistoj la delikatan kaj trafan humoraĵon de Heinrich Bandlow, kiu skribas en la platgermana dialekto. ”