Norda literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Norda literaturo estis revuo eldonata en 1934 en Jelgava, Latvio, redaktata de Talivalds Indra, kun celo prezenti literaturon de la Norda Eŭropo, sed pro manko de kontribuoj aperis nur du kajeroj, kun tradukoj el la latva kaj unu el la estona. Tiel la du kajeroj fariĝis fakte antologio de latva literaturo. Eldonis Kriŝjanis Strazds.

Kajero I
  • Jānis Akurāters: Amikeco (el la latva N. Ķurzēns)
  • Jānis Akurāters: Nokta promeno (el la latva KoSo)
  • Rudolf Blaūmanis: Sub ombro de l‘ morto (el la latva T. Indra)
  • Jānis Akurāters: Curriculum vitae (el la latva Ko So)
  • August Gailit: Homlupo (el la estona Henrik Seppik)
Kajero II
  • J. Jaunsudrabiņš: Tajloroj (el la latva Ko So)
  • J. Jaunsudrabiņš: Ĵetilo (el la latva Ko So)
  • J. Jaunsudrabiņš: Globrulado (el la latva Ko So)
  • Jānis Akurāters: La ĉasado (el la latava Ali)
  • P. Rozītis: Kerim Orbalai-Ogli (el la latva A. Kažoks)
  • J. Ezeriņš: Du kaj du (el la latva N. Ķurzēns)
  • J. Jaunsudrabiņš: Rememoro (el la latva Ko So)
  • J. Jaunsudrabiņš: En brokantejo (el la latva Ko So)
  • J. Jaunsudrabiņš: Balo (el la latva Ko So)
  • J. Jaunsudrabiņš: La maljuneco (el la latva Ko So)
  • J. Ezeriņš: Doganisto kaj fariseo (el la latva N. Ķurzēns)
  • J. Jaunsudrabiņš: Ĉe la homoj (el la latva N. Ķurzēns)