Nordorienta provinco de Kenjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nordorienta provinco de Kenjo
Provinco
provinco de Kenjo [+]

LandoKenjo

ĈefurboGarissa
- koordinatoj1° N, 40° O (mapo)140.25Koordinatoj: 1° N, 40° O (mapo)
Areo126 902 km² (12 690 200 ha) [+]

Loĝantaro1 410 342 (stato: kalkulo de 2008)

HorzonoUTC+03:00 [+]
ISO 3166-2KE-500

Nordorienta provinco de Kenjo (Tero)
Nordorienta provinco de Kenjo (Tero)

Nordorienta provinco de Kenjo (Kenjo)
Nordorienta provinco de Kenjo (Kenjo)
DEC
Nordorienta provinco de Kenjo
Nordorienta provinco de Kenjo

Map
Nordorienta provinco de Kenjo
Vikimedia Komunejo:  North Eastern Province (Kenya) [+]
vdr

La nordorienta provinco (svahile Mkoa wa Kaskazini-Mashariki, angle North-Eastern Province) estis unu el sep provincoj de Kenjo, ĝis ĉiuj provincoj laŭ nova konstitucio de aŭgusto 2010 malfondiĝis. La provinco kovris areon de 126 186 kvadrataj kilometroj kaj laŭ kalkulo de 2008 ĝi havis 1 410 342 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 11 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Garissa. La provinco plu dividiĝis je kvar distriktoj.

Kiel la nomo indikas, la provinco situis en la oriento de la lando, ankoraŭ pli oriente ol la orienta provinco de Kenjo, kiu ja orientas de la nacia ĉefurbo Najrobio, sed fakte troviĝas en la oriente centra landoparto. Norde la nordorienta provinco limis je Etiopio, oriente je Somalio. La plej multaj loĝantoj etne estis somaloj. La averaĝa klimato de la provinca teritorio estas seka kaj varmega.