Nová Seninka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nová Seninka
vilaĝo
Preĝejo de sankta Johano Baptisto, en fono monto Králický Sněžník
Oficiala nomo: Nová Seninka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Šumperk
Administra municipo Staré Město
Historia regiono Moravio
Montaro Králický Sněžník
Domoj 39 2009
Situo Nová Seninka
 - alteco 650 m s. m.
 - koordinatoj 50° 11′ 58″ N 16° 54′ 39″ O / 50.19944 °N, 16.91083 °O / 50.19944; 16.91083 (mapo)
Loĝantaro 43 (2021)
Fondo 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 788 32
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nová Seninka
Portalo pri Ĉeĥio

Nová Seninka estas vilaĝo en Ĉeĥio, nuntempe parto de urbo Staré Město en distrikto Šumperk, sed en pasinteco ĝi estadis memstara vilaĝo. Ĝis la jaro 1948 ĝi nomiĝis Špiklice (germane Spieglitz). Vivas ĉi tie 43 loĝantoj (2021). En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 39 adresoj.

Laŭ tiu ĉi vilaĝo estiĝis unu arĥaika nomo por Králický Sněžník – Spieglitzer Schneeberg.

El Nová Seninka kondukas ŝoseo al limpasejo al Pollando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis fondita en la 13-a jarcento por gardi komercan vojon el Moravio ĝis Kłodzko. En la 15-a jarcento la vilaĝo dezertiĝis kaj renovigita ĝi estis en la jaro 1561 de superularo el Kolštejn. Paroĥejo estis en la vilaĝo verŝajne jam antaŭ la tridekjara milito, renovigita ĝi estis denove en la jaro 1784. Instruado en lernejo komenciĝis jam en la jaro 1766. Post la jaro 1848 la vilaĝo estis enmembrigita al juĝeja distrikto en Staré Město en hetmanejo en Šumperk.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869508
1880546
1890545
1900498
1910461
1921438
JaroLoĝantoj
1930437
1950108
1961102
1970115
198067
199158
JaroLoĝantoj
200151
201144
202143

Naturaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Okcidente de la vilaĝo troviĝas monto Králický Sněžník, oriente ĝis nordoriente situas montodorso de Riĥleba montaro.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]