Nová Ves (Dolní Moravice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nová Ves
Nová Ves
germane Neudorf
vilaĝo
Vido el belvedero en Nová Ves
Oficiala nomo: Nová Ves
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Dolní Moravice
Historia regiono Moravio
Montaro Hrubý Jeseník
Domoj 109 2010
Situo Nová Ves
 - koordinatoj 49° 59′ 25″ N 17° 16′ 34″ O / 49.99028 °N, 17.27611 °O / 49.99028; 17.27611 (mapo)
Katastro 3,94 km² (394 ha) Nová Ves u Rýmařova
Loĝantaro 17 (2021)
Denseco 4,31 loĝ./km²
Unua skribmencio 1604
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 795 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nová Ves (Dolní Moravice)
Portalo pri Ĉeĥio

Nová Ves (germane Neudorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Dolní Moravice en distrikto Bruntál. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km okcidente de Dolní Moravice. Vivas ĉi tie 17 loĝantoj (2021).

Nová Ves situas en katastra teritorio Nová Ves u Rýmařova kun areo 36,59 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1604.

Minado de arĝento kaj plumbo[redakti | redakti fonton]

Sur katastro de Nová Ves, sur orientaj kaj sudorientaj deklivoj de monto Soukenná (1022 m s. m.) proksimume 1,5 km de la vilaĝo, en supermara alteco super 800 metroj, troviĝas ampleksa minejkomplekso. Tiu ĉi komplekso sur areo 400 x 500 m estis disminita ĝis profundeco ĉirkaŭ 100 metroj kaj ĝi estas la plej granda historia minejo por arĝentporta galenito en Ĉeĥa Silezio.

La ĉefa etapo de la minado de ercoj falas antaŭ la jaro 1500. Verŝajne oni minis en tiu ĉi loko arĝenton jam en la 12-a jarcento, kiam estis en Olomouc monstampejo. Pluaj etapoj de la minado estis registritaj en periodo de fino de la 17-a jarcento ĝis la jaro 1780, plu poste inter la jaroj 1844 ĝis 1899. Provoj renovigi la minadon post la jaro 1918 estis jam ne tiom sukcesaj. Lastfoje oni minis la vejnon inter la jaroj 1954 kaj 1959, kiam oni transportis ĉi tiean ercon sur fervojo al reguligejo en Příbram.

Mineralogia loko[redakti | redakti fonton]

La vejno estis kaj estas signifa mineralogia loko, konata precipe pro sekundaraj mineraloj kiel estas ekz. piromorfito, anglesito kaj cerusito.

Evoluo de nombro de loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Nombro de loĝantoj de Nová Ves laŭ kalkuladoj aŭ aliaj oficaj registroj:

Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001
Nombro de loĝantoj 707 730 665 556 539 495 481[p 1] 203 150 91 19 13 14
  1. el tio: 1 ĉeĥoslovako, 480 germanoj; ĉiuj rom. kat.

En Nová Ves estas registritaj 109 adresoj, 48 daŭre loĝataj kaj 61 refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 43 domoj, el tio 6 daŭre loĝataj.

Galerio[redakti | redakti fonton]