Novaĵelsendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la anglalingva redakcio de Al-Ĝazira, Doho, 2011

Novaĵelsendo estas la rimedo de dissendado de diversaj novaĵoj pri eventoj kaj aliaj informoj per televido, radiointerreto en la kampo de elsenda ĵurnalismo. La enhavo estas kutime aŭ produktita loke de redakcio en radia aŭ televida studio, aŭ de elsendoreto. Ĝi povas inkluzivi materialon kiel sporta raportado, veterprognozo, trafikaj raportaĵoj, politika komentaĵo, opinioj de fakuloj, redakcia enhavo kaj alia materialo kiun la dissenda redakcio opinias grava por sia spektantaro. Individua novaĵprogramo estas tipe raportita en serio de individuaj mallongaj prezentoj fare de unu aŭ pluraj novaĵprezentisto(j) aŭ moderigisto(j) - en la anglalingva mondo nomataj "ankroj". Ofte inkludiĝas tiumomentaj aŭ registritaj intervjuoj de fakaj raportistoj, kiuj plej tipe estas videble tie kie la evento ĵus okazas.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • La baza teksto ekestis per drasta koncizigo de la koncerna anglalingva artikolo je la stato de la 5-a de decembro 2023

Iuj ekzemplaj specife tutdiurnaj novaĵelsendaj kanaloj de informa televido[redakti | redakti fonton]