Nova Gorica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Nova Gorica
NovaGorica-izSvGore.jpg
Administrado
Poŝtkodo 5000 [+]
Retpaĝaro www.nova-gorica.si [+]
Demografio
Loĝantaro 13 852  (2006) [+]
Loĝdenso 45 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 58′ N, 13° 39′ O45.96666666666713.65Koordinatoj: 45° 58′ N, 13° 39′ O [+]
Alto 92 m [+]
Areo 309 km² (30 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Nova Gorica
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Nova Gorica [+]
v  d  r
Information icon.svg

Nova Gorica estas la ĉefa kaj plej granda urbo de la Regiono Goriška, Slovenio.

Ĝi estas juna urbo, evoluinta post la jaro 1947, kiam Gorica (Gorizia) apartenis al Italio. Urba spaco de novestiĝinta urbo havas malmulte da malnova arkitektura heredaĵo. Sur la suda parto de la urbo estas Kostanjevica (Kapela) Post la unua mondmilito estis renovigita franciskana monaĥejo, kie estis fama tombejo de Burbonoj kaj preĝejo de Apero de Maria. Norde estas pli ol 1000 jarojn aĝa Solkan, nun kvartalo de Nova Gorica.

De la 21-an de decembro 2007 ne plu estas limaj kontroloj inter Nova Goriza kaj Gorizia, danke al la traktato de Schengen.

Kun malfermo (spano) de 220 m, la Solkan-ponto (en slovena: Solkanski most, en itala: Ponte di Salcano) super la rivero Soĉa en Solkan ĉe Nova Gorica en Slovenio, estas arkoponto (laŭ fervoja terminaro ĝi estas viadukto) kaj la dua plej granda ŝtonponto en la mondo kaj la plej longa fervoja ŝtonponto. Ĝi estis kompletita en 1905. Ties arko de 85 m, kiu estis konstruita el ĉirkaŭ 5 000 tunoj de ŝtonblokoj en ĝuste 18 tagoj, estas la duaj ple granda ŝtonarko en la mondo, superpasita nur de Friedensbrücke (Syratalviadukt) en Plauen, kaj la plej granda fervoja ŝtonarko.