Nova urbodomo (Munkeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova urbodomo
Rathaus [+]
Koordinatoj48° 8′ 16″ N, 11° 34′ 33″ O (mapo)48.13777777777811.575833333333Koordinatoj: 48° 8′ 16″ N, 11° 34′ 33″ O (mapo)

ArkitektoGeorg von Hauberrisser

Estiĝo1909

Map
Nova urbodomo
Vikimedia Komunejo:  Neues Rathaus (München) [+]
vdr
Nova Urbodomo sur Marienplatz en 2006.
La tri konstrufazoj de la komenco de konstruo en 1867 ĝis kompletigo en 1905: unua konstrufazo: 1867-1874 (ruĝa), dua konstrufazo: 1889-1892 (blua), tria konstrufazo: 1898-1905 (flava)
La Nova Urbodomo kiel ĝi aspektis ĝis la etendaĵo de 1898–1905

La Nova Urbodomo (germane Neues Rathaus) estas urbodomo en la placo Marienplatz en la centro de la urbo Munkeno, Germanio.

En la konstruaĵo troviĝas la urbodelegitaro, la urbestroj kaj parto de la administracio. En 1874 la aŭtoritatoj estis translokigitaj de la malnova urbodomo al la nova konstruaĵo. Antaŭe la urbodomo estis loĝigita en la tielnomita Malnova Urbodomo, ankaŭ sur Marienplatz.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo estis konstruita inter 1867 kaj 1908 en novgotika konstrustilo. Ĝi kovras areon de 9 158 kvadrataj metroj kaj enhavas 400 ĉambrojn. La centra fasado frontas al la placo dum la malantaŭa fasado estas najbara al malgranda parko. La kelo estas plejparte okupita de restoracio nomita "Ratskeller". En la teretaĝo troviĝas granda informstacio por turistoj kaj ankaŭ areoj luitaj al butikoj.

En la unua etaĝo estas granda balkono turniĝanta al la placo kie okazas grandaj festivaloj kiel futbalaj ĉampionecoj aŭ koncertoj dum la Kristnaska foiro. Ĝia centra turo atingas altecon de 85 metroj kaj estas malfermita al vizitantoj per lifto. Ĉe la pinto de la turo estas la Rathaus-Glockenspiel kiu inkludas plurajn ĉiutagajn spektaklojn kaj estas vidindaĵo [1].

Dum la Aliancitaj bombadoj de Germanio dum la Dua Mondmilito, la konstruaĵo estis difektita kaj rekonstruita en la sekvaj jaroj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Baugeschichte. (konstrua historio) muenchen.de; abgerufen am 18. Dezember 2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]