Novbaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Novbaso (propalingve Novbasa, el novi kaj basa, laŭvorte "nova lingvo") estas planlingvo farata de Elia Ansaloni ekde 2013. Ĝi estas izolanta lingvo kun tutmonda vortprovizo. Tiu estas reflektita en lia moto "Ab hol dunya, pro hol dunya", kiu signifas "El la tuta mundo, por la tuta mundo".

Fonologio[redakti | redakti fonton]

La Novbaso uzas 26 literojn de la latina alfabeto: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z

Kelkaj literoj estas prononcata malsame al Esperanto:

  • c = ĉ
  • h = h aŭ ĥ
  • j = ĝ aŭ ĵ
  • q = same al Angla th (uzata nur en pruntvortoj)
  • w = same al Germana ü (uzata nur en pruntvortoj)
  • x = ŝ
  • y = j

Litero v povas esti prononcata ekvivalente kiel "v" aŭ "ŭ". La antaŭlasta silabo estas ĉiam la forta, krom de malmultaj vortoj en kiuj apostrofo markas alia silabo (ekz halo').

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Substantivoj ne ŝanĝas en nombro. Kiam ĝi estas necesa, la singularo estas indikita per la determina artikolo al aŭ la nedetermina artikolo un, dum la pluralo estas indikita per la vorteto men.

Krom se ĝi estas precizigita alimaniere, substantivoj estas neŭtralaj. Maskla kaj ina substantivoj estas faritaj per aldono, respektive, de la prefiksoj man kaj fem. Malmultaj substantivoj havas distinga maskla, ina aŭ neŭtra formoj.

  • patro (patro), matra (patrino), genjen (unu el la gepatroj)
  • brator (frato), sestar (fratino), yondi (gefrato)
  • dedo (avo), deda (avino), dede (geavo)

Verboj ne ŝanĝas eĉ ne en tempoj aŭ modoj. Vortetoj estas uzata anstataŭ verba konjugacio. Es (esti) estas la nura neregula verbo.

Sintakso[redakti | redakti fonton]

La Novbaso havas neliberan sintakson. Ĝia baza vortordo estas: subjekto - verbo - objekto. Adjektivoj antaŭas la substantivoj.

Vortoj[redakti | redakti fonton]

La vortoj devenas de diversaj lingvoj de la tuta mondo. Vortoj pruntitaj de multaj lingvoj estas ofte preferitaj. La ĉefa fonto lingvoj estas eŭropaj, slavaj, hind-arjaj, araba, ĉina, bantuaj kaj indonezia.

Etimaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • basa (lingvo) similas al sanskrita भाषा (bhāṣā), malaja bahasa, telugua భాష (bhāṣa), bengala ভাষা (bhāṣā), ktp.
  • cay (teo) similas al mandarena 茶 (chá), rusa чай (ĉaj), hindia चाय (cāy), sŭahila chai, portugala chà, ktp.
  • dom (domo) similas al latina domus, rusa дом (dom), armena տուն (tun), ktp.
  • kitab (libro) similas al araba كتاب (kitāb), hindia किताब (kitāb), indonezia kitab, sŭahila kitabu, turka kitap, ktp.
  • nixan (signo) similas al persa نیشان (nišân), araba نِيشَان (nīšān), kartvela ნიშანი (nišani), turka nişan, serbokroata nišan, ktp.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Patro Nia en Novbasa.

Noy Patro, ke es in akax
Tuy nam ba ge-fa santi
Tuy van-go ba veni
Tuy vol ba ge-fa
Kam in akax, so sur arda
Da hodi a no noy din pan
Va pardon a no noy utan
Kam no pardon le a noy utan-ja
Va ne dukti no in temptati
Lekin azad no ab mal

Mey nam es Sol. Me es muce svetli. Me surit in tungi va, kvan me es sur, he es din. Me kan per voy janela yu mey ayk tam svetli kvam kin, va me bola a vo kvan he es sur-sta-vakti. Va me bola a vo: Lan-jen, sur. Me svetli ne ut vo nen sta in bed ra somni, lekin ut vo nen sur-sta va rabot, ut vo cita va jalan.

Traduko: Mia nomo estas Suno. Mi estas tre brila. Mi leviĝas en la oriento, kaj kiam mi leviĝas, estas tago. Mi rigardas tra via fenestro per mia okulo tiel brila kiel oro, kaj mi diras al vi, kiam estas horo por leviĝi. Kaj mi diras al vi: Mallaboremulo, ellitiĝu. Mi ne brilas tial, ke vi povu resti en la lito dormante, sed ke vi povu leviĝi kaj labori, ke vi legu kaj promenu.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]